Kapitalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"La monerŝanĝisto kaj lia edzino" (Quentin Massys): komenco de la financa kapitalismo surbaze de la kapitalo (moneroj).
Kovrilpaĝo de La Kapitalo en la germana lingvo: tiu verko de Karlo Markso klarigas la funkciadon de kapitalismo baze sur la posedo kaj kontrolo de la kapitalo.

La kapitalo - laŭ la klasika kapitalideo – apartenas al la tria granda kategorio de la produktaj kondiĉoj (krom la naturaj fontoj kaj la homa laboro). La kapitalaĵojn produktas la ekonomia sistemo por uzi ilin kiel produkta investo por plua produkto de kapitalaĵoj kaj servoj. Se la kapitalo aperas en mona formo, oni nomas ĝin fiksa kapitalo. La profitprocento de la kapitalo estas la jara (aŭ laŭ alia tempodaŭro) neta profito en procento.

Por uzo de la konstantaj kapitaloj, oni devas pagi pruntoprezon, por aĉeti ilin, oni bezonas ŝparitan financan kapitalon. Se oni ne uzas la monkapitalon por aĉeti kapitalaĵojn, sed oni pruntas ilin sur la financkapitala merkato, tiam la profito de la financa kapitalo estas la interezo. Oni kalkulas la profiton, kaj oni tiras el la tuta enspezo ĉiun koston, kaj la profitprocento iĝas la enspezo je monunua investo. Sur tiuj terenoj, kie la kapitalo tre malabundas, iĝas pli alta la profitprocento. Kun plimultiĝo de la kapitalo – se la laboro kaj la agro estas la sama kaj oni elĉerpis ĉiujn eblojn sur kapitalmanka tereno – malpliiĝas la profitprocento.

La nuntempa praktiko montras, ke malpliiĝon de la profitprocento ekvilibrigas la teknologia evoluo, estigo de kaŝita monopolo.

Kapitalismo estas ekonomia sistemo fondita sur privata proprieto de produktadrimedoj kaj komerco de varoj kaj kreado de valoro kaj riĉeco kiel kontentigo de la pagkapabla konsumanto. Ĝi ideale elvenas el libera konsento kaj konkurenco de la agantoj kaj celas efikan maksimumigon de profito (profitigo el investo de kapitalo). Ĝi devas samtempe esti entreprene riska kaj kun la respekto de leĝaro (juro). Kapitalismo povas esti komprenita ankaŭ kiel pensaro kiu defendas la ekzistadon de sistemo kie ĉio dependas el la kontrolo fare de la posedantoj de la kapitaloj (reganta-posedanta klaso); kontraŭ estus la kontraŭkapitalismo.

Klasika difino[redakti | redakti fonton]

En la politika ekonomiko, la kapitalo estas la aro de rimedoj, havaĵoj (juro) kaj valoroj disponeblaj por kontentigi neceson aŭ realigi difinitan agadon kaj generi ekonomian profiton aŭ partikularan gajnon; ĝi estas tre forte rilatigita kun la konduto de la personoj kiuj intervenas tiukadre. Ofte la monkapitalo estas konsiderata same kiel la laborforto parto de la kapitalo. Ankaŭ la kredito, ĉar ĝi rezultas en ekonomian profiton en la formo de interezo, estas konsiderata formo de kapitalo (financa kapitalo).

La diversaj kapitalhavaĵoj (capital goods en angla lingvo), kontraste kun la konsumhavaĵoj, estas uzitaj en la produktado de fizika kapitalo. Tio referencas al havaĵoj de reala kapitalo de la produktoj kiuj estas uzitaj en la produktado de aliaj produktoj, sed ili ne estas aligitaj al la novaj produktoj mem. En la kapitalhavaĵoj estas inkludataj fabrikoj, maŝinaro, laboriloj, kaj ampleksa diverseco de konstruaĵoj kaj instalaĵoj, inklude terenojn, kampojn, koncesiojn ktp. Tiuj estas diferencaj disde la krudmaterialoj kiuj estas uzataj en la produktado de havaĵoj. Multaj produktoj povas esti klasitaj kiel kapitalhavaĵoj aŭ kiel konsumhavaĵoj depende de la uzado kiun oni faras el ili, por ekzemplo la aŭtomobiloj kaj personaj komputiloj, kaj la majoritato de tiuj kapitalhavaĵoj estas ankaŭ daŭraju havaĵoj (consumer durables).

La kapitalhavaĵoj estas diferencaj ankaŭ de la financa kapitalo. La kapitalhavaĵoj estas estas realaj objektoj de la posedo de entojinstitucioj (personoj, entreprenoj, registaroj kaj aliaj organizaĵoj), cele al akiro de pozitiva rendimento de ajna tipo de produktado.

La realigita agado povas esti la produktado, la konsumo, la investado, la konstituado de entrepreno ktp. Kiam tiu kapitalo estas destinata al la produktado, ĝi iĝas unu de la faktoroj de produktado. La kapitalo estas akumulebla laŭlonge de la tempopaso, kaj ties reveno (rendimento) povas esti uzataj aŭ reuzataj por pligrandigi la originan kapitalon.

La valoro kaj la konceptigo de la kapitalo[redakti | redakti fonton]

Statuo de Smith en Edinburgo, starigita pere de privataj donacoj organizitaj de Adam Smith Institute.

La konceptigo de la kapitalo estas ligita al la konceptigo de la laboro, ĉar ambaŭ kundependas el la teorio adoptita pri la ekonomia valoro de la havaĵoj kaj, tial, pri la rimedoj uzotaj por krei ilin.

Laŭ la ekonomikistoj nomitaj klasikaj (Smith kaj Ricardo) estis ambaŭvalora sinteno pri la determinanto de la ŝanĝovaloro de havaĵo, oscilante laŭlonge de la laboro inter du ebloj: la laborkvanto kaj la kosto de produktado (kiu estas siavice ŝanĝovaloroj kiuj restos neklarigeblaj: nome la interezo de la kapitalo, la salajro de la laboro kaj la rendimento de la tero). La problemoj de la unua eblo kondukos al la adopto de la dua kiel “solvo”: nome la teorio de la kosto estus sistematigita de John Stuart Mill kune kun la cetero de la aferoj traktitaj de la klasikuloj per integrala skemo de politika ekonomio, dum Karlo Markso insistos pri la teorio de la laborvaloro, sed tiam kiel bazo por kritiko al la koncepto mem de politika ekonomio.

La marĝenisma revolucio en ĉiuj siaj variantoj (Jevons, Walras kaj Menger) anstataŭis la konceptigan aparaton de la klasikuloj pri la valoro, kaj kuo tiu sian propran ekonomian koncepton de laboro kaj kapitalo, reference nun al la koncepto de "marĝena utileco" (nome, pliigo aŭ malpliigo de la totala utileco de havaĵo en la konsumaj cirkonstancoj), movante tiel la determinadon de la produktado kaj la distribuado al la cirkulado, tio estas, al la konsumo. Diference de la klasikuloj kiuj, aŭ deduktis la valoron de la fizika kapitalo el la laboro en tiu investita, aŭ el la kapitalo en si mem, la marĝenistoj trovis ĝin en la utileco mem de la prunteblo de la kapitalo.

La sistemigistoj de la diferencaj tendencoj marĝenistaj (Marshall, Pareto kaj Böhm-Bawerk) subdividiĝis en du kontraŭaj tendencoj. La novklasika skolo reprezentata de Marshall, kiu faris sintezon inter Mill kaj la marĝenismo de Jevons, konceptis la valoron kiel rezulto de la interagado inter varpeto bazita sur la utileco por la konsumanto en marĝenismaj terminoj, kaj varpropono bazita sur la kostoj de produktado, sed tiam ne mezuritaj laŭcirkule el ties prezoj sed el la marĝenisma senutileco de la produktofaktoroj (nome la salajro por la memofero en klopodoj kaj la interezo por la memofero en atendo aŭ ŝparo), revenante tiel al la klasika koncepto de la kapitalo, sed sur pli solidaj marĝenismaj fundamentoj. La aŭstria skolo reprezentata de Böhm-Bawerk, kontinuisto (kvankam kun kelkaj variaĵoj) de la pura kaj subjektivisma marĝenismo de Menger, analizis profunde la aferon de la kapitalo, kaj alvenis al difino kiu, kvankam kongruebla kun la klasikuloj, eliras el diferencaj premisoj kaj pli rilateblaj kun la unua pensaro de Adam Smith antaŭa al sia "magnus opus" (granda verko), nome la verkaro de Richard Cantillon kaj en la sama sinteno pluigita de Jean-Baptiste Say pli proksima al la aŭstriskola sinteno (Böhm-Bawerk, 1884), en kiu ĉiuj parametroj kiuj difinas la prezojn de la produktofaktoroj kondukas finfine al la varpeto fare de la konsumamto kiu estas la referenckadro de la valorigoj en la portempaj preferoj kaj de salajrigitaj laboristoj kaj de kapitalkontribuantoj.

La sinteno de Böhm-Bawerk laŭ kiu la tipo de interezo dependas de la portempa prefero estis kritikita de Knut Wicksell kiu defendis la novklasikan paradigmon rilate al la fakto ke tiu dependas de la produktiveco de la kapitalo. Paradokse, la aŭstriskola interpretado de la kapitalo finfine estis, tra la verkoj de John Hicks pri la afero, la plej adoptita fare de la cetero de la akademio de novklasika orientado, kvankam en formo simpligita kaj kun gravaj diferencoj rilate al la deveno de la interezo (Hicks, 1973); kaj inverse, la aŭstriskola rigardo al la kapitalo iĝis pli prilaborita fare de la kritiko de Wicksell (Rallo, 2014). Sammaniere, la kritiko de Böhm-Bawerk al la logikaj senkonsistoj de la teorio de la ekspluatado novrikardisma kaj marksisma (Böhm-Bawerk, 1884 kaj 1896), estas tiu kiu finfine estos praktike klasika pro, inter aliaj kialoj, la fakto ke estas facile kongruebla kun preskaŭ ĉiuj la sintenoj adoptitaj en la spektro de la ekonomika pensaro. Pro tio, la defendo de la marksismo kontraŭ tiu estos eltenebla en la objekcio novrikardisma de Piero Sraffa kies bazo jam estas en la kritiko fare de Wicksell (Rallo, 2014).

La preciza difino de Bohm-Bawerk pri kapitalo kiel estas uzita en la tri volumoj de Kapitalo kaj interezo, estas prezentata jene kiel solvo al la difinkaoso kiun suferis la politika ekonomiko:

Citaĵo
 La kapitalo estas nur la totala sumo de la intermezaj produktoj kiuj partoprenas en la diversaj fazoj de la cirkla fluo de la produktado de havaĵo. 

Poste estos distingitaj koncepte en la kapitalo du ekonomiajn elementojn kvalite diferencajn: nome la “averaĝa kapitalo de produktado” komprenita kiel la produktorimedoj, kaj la “privata kapitalo” kiel posedrajtoj sur la kapitalo rilate al la akirmaniero (nome privata kaj sendependa) de kiu dependas rekte kaj internigas la interezon en la utileco de la sama kapitalo (Böhm-Bawerk, 1889).

Ekonomiaj elementoj de la sistemo kiu funkcias sur bazo de kapitalo[redakti | redakti fonton]

Monbiletoj kun valoro de 5000 el diversaj monunuoj.

La esenca kvalito de kapitalismo estas la investado de mono (nome kapitalo) por fari profiton.[1]

En kapitalisma ekonomia sistemo kapitalaj aktivaĵoj povas esti posedataj kaj kontrolitaj fare de privatuloj, laboro estas aĉetita per monsalajroj, kapitalgajnoj atribuiĝas al privataj posedantoj, kaj la prezmekanismo estas utiligita por asigni kapitalvarojn inter konkurantaj uzoj. La amplekso laŭ kiu la prezmekanismo estas uzita, la grado de konkurencadeco, la ekvilibro inter la publika kaj la privata sektoroj, kaj la amplekso de registara enmiksiĝo en merkatoj estas la faktoroj kiuj distingas plurajn formojn de kapitalismo en la moderna mondo.[2]

En libermerkataj kaj malkontrolemaj formoj de kapitalismo, merkatoj estas utiligitaj plej grandskale kun minimuma aŭ neniu reguligo super la preziga mekanismo. En miksaj ekonomioj, kiuj estas preskaŭ universalaj hodiaŭ,[3] merkatoj daŭre ludas dominan rolon sed estas reguligitaj iagrade fare de registaroj por korekti merkatajn fiaskojn, antaŭenigi socialan subtenon, konservi naturresursojn, financi defendon (respektive militojn) kaj publikan sekurecon aŭ pro aliaj kialoj. En ŝtatkapitalismaj sistemoj, merkatoj estas kontrolitaj malplej eble, ĉar la ŝtato fidas peze je ŝtataj entreprenoj aŭ nerekta ekonomio planante akumuli kapitalon.

Kapitalismo kaj kapitalisma ekonomiko ofte estas komparitaj al socialismo, kvankam la signifo de la vorto socialismo ŝanĝiĝis dum la tempo. La origina signifo de socialismo estis ŝtatposedado de la produktadrimedoj. Hodiaŭ, la vorto ofte estas uzita por signifi ajnan ŝtatkontrolon de ekonomia decidigado.

Mono, kapitalo kaj akumulado[redakti | redakti fonton]

Mono estas ĉefe normigita komercilo, kaj fina pagilo, kiu helpas mezuri la valoron de ĉiuj varoj kaj krudvaroj en normo de valoro. Ĝi estas abstraktado de ekonomia valoro kaj komercilo kiu eliminas la maloportunan sistemon de interŝanĝo apartigante la transakciojn implikitajn en la interŝanĝo de produktoj, tiel tre faciligante specialiĝon kaj komercadon tra instigado al la interŝanĝo de krudvaroj. Kapitalismo implikas la plian abstraktadon de mono en aliajn interŝanĝeblajn aktivaĵojn kaj la akumuladon de mono tra proprieto, interŝanĝo, interezo kaj diversaj aliaj financaj instrumentoj.

La akumulado de kapitalo rilatas al la procezo de "farado de mono", aŭ kreskigado de komenca monsumo tra investo en produktado. Kapitalismo estas bazita ĉirkaŭ la akumulado de kapitalo, per kio financa kapitalo estas investita por realigi profiton kaj tiam reinvestita en plian produktadon en kontinua procezo de akumulado. En Marksisma ekonomika teorio, tiu dinamiko estas nomita la leĝo de valoro.

Kapitalaj kaj financaj merkatoj[redakti | redakti fonton]

La difina kvalito de kapitalismaj merkatoj, kontraste al merkatoj kaj interŝanĝo en antaŭ-kapitalismaj socioj kiaj feŭdismo, estas la ekzisto de merkato por kapitalvaroj (la produktadrimedoj), signifante ke interŝanĝaj rilatoj (komercrilatoj) ekzistas ene de la produktada procezo. Plie, kapitalismo havas merkaton por laboro. Tio distingas la kapitalisman merkaton de antaŭ-kapitalismaj socioj kiu ĝenerale nur enhavis merkatinterŝanĝojn por finaj varoj kaj sekundaraj varoj. La "merkato" en kapitalismo rilatas al kapitalmerkatoj kaj financaj merkatoj. Tiel, ekzistas tri ĉefmerkatoj en tipa kapitalisma ekonomio: labora, por kaj varoj kaj servoj, kaj financa.

Salajrolaboro kaj klasa strukturo[redakti | redakti fonton]

Laboristo laboranta ĉe vapormaŝino.

Salajrolaboro rilatas al la klasstrukturo de kapitalismo, per kio laboristoj ricevas aŭ salajron aŭ ian pagon, kaj posedantoj ricevas la profitojn generitajn per la faktoroj de produktado utiligitaj en la produktado de ekonomia valoro. Individuoj kiuj posedas kaj provizas financan kapitalon al produktivaj projektoj iĝas posedantoj, aŭ komune (kiel akciuloj) aŭ individue. En marksisma ekonomiko tiuj posedantoj de la produktadrimedoj kaj provizantoj de kapitalo estas ĝenerale nomitaj kapitalistoj. La priskribo de la rolo de la kapitalisto ŝanĝiĝis, unue rilatante al senutila peranto inter produktistoj al dunganto de produktantoj, kaj poste rilatis al posedantoj de la produktadrimedoj.[4] La esprimo kapitalisto ne estas ĝenerale uzita fare de subtenantoj de ĉefa ekonomika kapitalisma sistemo, kiuj anstataŭe preferas paroli pri entreprenistoj, iniciatistoj, investistoj ktp.

La termino "laboristoj" inkludas tiujn kiuj elspezas kaj manan kaj mensan (aŭ kreivan) laboron en produktado, kie produktado ne simple signifas fizikan produktadon sed rilatas al la produktado de kaj perceptebla kaj netuŝebla ekonomia valoro. "Kapitalistoj" estas individuoj kiuj derivas enspezon el investado.

La termino laboro inkludas ĉiujn fizikan kaj mensan dungadan sekcion, inkluzive de entreprenista kapacito kaj gvidkapabloj, kiuj estas necesaj por produkti kaj produktojn kaj servojn. Produktado estas la ago de farado de varoj aŭ servoj uzante laborforton.[5][6]

La esprimo homa kapitalo estas la kvanto da kutimoj, sciaro, sociaj kaj personaj atributoj (inklude krepovon, fizikajn forton kaj lertecon) ene de la kapablo plenumi laboron por produkti ekonomian valoron. Homa kapitalo estas unika kaj diferencas el ajna alia kapitalo. Ĝi necesas por ke la entreprenoj atingu celojn, disvolviĝu kaj restu plinovigaj. Kompanioj povas investi en homa kapitalo por ekzemplo pere de edukado kaj trejnado, kiu plibonigu la nivelojn de kvalito kaj produktado. La teorio de homa kapitalo estas tre asocia kun la studo de la administrado de homaj rimedoj kiel okazas en la praktiko de negocadministrado kaj makroekonomiko.

Makroekonomiko[redakti | redakti fonton]

Senlaboreco estas grava trajto de kapitalismo. Sendungaj homoj ĉe supmanĝejo en depresiepoka Ĉikago, 1931.

Makroekonomiko rigardas aferojn kiaj ekzemple inflacio: ĝenerala pliiĝo en prezoj kaj falo en la aĉetada valoro de mono; ekonomia kresko (kresko de la impostaj enspezoj): kiom multe da mono registaro havas kaj kiom rapide ĝia mono akumuliĝas; senlaboreco, kaj tarifoj de komerco kun kaj inter aliaj landoj. Dum mikroekonomiko temas pri individuaj firmaoj, homoj, kaj aliaj institucioj kiuj laboras ene de aro kaj enkadrigas ene de funkciigantaj reguloj por ekvilibri prezojn kaj la funkciadon de eksterordinara registaro.

Kaj mikroekonomio kaj makroekonomio funkcias kune por formi ununuran aron de evoluigado de reguloj kaj regularoj. Registaroj (la makroekonomia flanko) metas kaj naciajn kaj internaciajn regularojn kiuj konservas alton de prezoj kaj la entreprena (mikroekonomia) kreskorapideco, influas la prezojn, kaj la reguligado de la komerco, dum la entreprenoj influas tion kion federaciaj leĝoj fiksas.[7][8][9]

Tipoj de kapitalo en la klasika sistemo[redakti | redakti fonton]

  • Likva kapitalo: estas la resto de la aktivo, estinta detrahita la pasivo de natura aŭ jura persono.
  • Ŝtata kapitalo: estas la parto de la ŝtata heredo komponita per havaĵoj produktitaj de la homoj.
  • Societa kapitalo: estas la aro de mono kaj de materiaj havaĵoj alportitaj de la partneroj al entreprenoj.
  • Publika kapitalo, kontraste al la privata kapitalo: estas tiu kiu apartenas al la ŝtato.
  • Privata kapitalo, kontraste al la publika kapitalo: estas tiu kiu apartenas al la unuopaj aŭ asociaj posedantoj de la civila socio.
  • Nemateriala kapitalo: estas tiu kiu ne videblas kiel io fizika; povas estis la sciaro, la kapabloj, la trejnado de persono, ktp. Ekzemplo de nemateriala kapitalo estas la homa kapitalo, kiu pliiĝas per la edukado aŭ kapabligo de la personoj.
  • Mallongdaŭra kapitalo: estas la tipo de kapitalo de kiu oni esperas akiri profiton aŭ rendimenton en periodo pli malgranda ol unu jaro.
  • Longdaŭra kapitalo: estas la tipo de kapitalo de kiu oni esperas akiri profiton aŭ rendimenton en periodo pli granda ol unu jaro, por ekzemplo, la kapitalo investita en la kompono de entrepreno, eble rezultos en reveno en tempo pli granda ol unu jaro.

Tipoj de kapitalo en la moderna sistemo[redakti | redakti fonton]

  • Financa kapitalo: estas la kapitalo plej ofta kaj normale por la interśanĝo ĝi uzas la monvaloron (valuto)
  • Natura kapitalo: p.e.: rivero kiu liveras akvon al komunumo
  • Socia kapitalo: nome tipo de kapitalo inter personoj kiu havas monvaloron, kiel fidindecon
  • Instrua aŭ intelekta kapitalo: p.e.: se persono konas aferon kiun alia ne konas (ekzemple inter instruisto kaj studento)

Marksisma difino[redakti | redakti fonton]

Marx-Engels-Forumo en Orienta Berlino.

Por marksistoj la klasika difino estas naturigo de la kapitalo kiel socia rilato, kaj al tiu difino ligita al la teknika materieco grave mankis aferoj ĉar ĝi grupigus en sama koncepto objektojn kiuj, el ties perspektivo, estus kvalite tre diferencaj, kio kreus tiel la malfacilon difini la unuojn en kiuj oni mezuras la kapitalon (Robinson, 1954).

Historia apero de la kapitalo[redakti | redakti fonton]

La kapitalo estas sociekonomia procezo kiu dependas de politika transformado en kiu oni generas al la laboristoj senigon de iliaj teroj kaj produktaj laboriloj, konvertante ilin en salajrigitaj laboristoj kies varo estos la simple vendo de ilia laborforto cele al la produktado de varoj; tiu socia kaj historia procezo povas esti komparata analogio kun la aliaj historiaj procezoj kiuj starigis la diversajn produktomanierojn (por ekzemplo, la sklaveco, partikulare en Usono kie kunekzistis ambaŭ produktosistemoj, nome sklaveco inkirustita ene de la postsklaveca sistemo)

Grandparte la moderna kapitalismo aperis per la anstataŭo de iamaj agrikulturaj vivrimadoj per novaj fabrikoj (desegno el la jaro 1860).

Markso observis gravan problemon por la starigo de la kapitalismo; antaŭ tiu, la personoj disponis je teroj por kultivi kaj atingi ekonomion de propra konsumo malgrandskale; por konverti la produktantojn en salajrigitaj dungitoj oni devis senigi ilin el la ŝlosilaj produktorimedoj kiuj ĝis tiam havis la personoj (ekz.: la eksproprigo de la komunumaj teroj al la kamparanoj kaj la kreado de la institucio de la burĝa privata posedrajto kiu devigis la produktantojn iĝi ekonomiaj izolaj unuoj kiuj devis transformi sian vilaĝan produktadon en amasproduktado por la tuta loĝantaro. Por tio ili devis povi aĉeti la terojn kiuj ĝis tiam estis parto de la feŭdisma statuso, kaj tio estis farita per kreado de atestilo kiu konfirmu jure ke la kamparano faris la postulitan pagon kaj ke jure li estas posedanto de la tero. Ĉar la kamparanoj de la epokoj antaŭaj al la kapitalismo, kiel ekzemple en la feŭdisma epoko, ne havis tiujn atestilojn, kaj granda parto de la kamparanaro ne sukcesis akiri enspezojn sufiĉajn por aĉeti la terojn, startis la eksproprigo de tiuj teroj kiuj pasis al la manoj de la ŝtato kiu siavice revendis ilin al la ruraj produktantoj plej riĉaj, per kio oni kreis ruran burĝaron, inter kiuj kelkaj sendependaj ruraj kamparanaj produktistoj, kaj grandan superfluan amason de salajrigitaj dungotoj; plejparto el tiuj eĉ ne estos salajrigitaj dungitoj en la kamparo sed devis elmigri por formi industrian laboristan klason en la urboj, aliĝante sin al la amasa laborfortaro en rilato de dependenco (materia kaj jam teorie ne persona) por la kapitalisma produktado de varoj. Tio okazigis, almenaŭ en la etapoj de aperigo de la kapitalismo kaj de la Industria Revolucio, la falegon de la nivelo de enspezoj kaj vivkondiĉojn nehumanajn markitajn per kunamasiĝado, malbonaj laborkondiĉoj kaj salajroj kiuj ne atingis la bazajn necesojn por vivtenado.

La ŝlosila gravo de la signifo de la koncepto de kapitalo en la marksisma pensaro, estas ke la kapitalo ne estas mezurebla, ĉar temas fakte pri socia kaj politika procezo; tial, diversaj ekonomikistoj klopodis kontraŭi Markson kaj kreis la koncepton ke la kapitalo estas komponita are per la produktorimedoj, la maŝinoj kaj la produktoteknologio. La unua kiu klopodis mezuri la kapitalon estis Boehm-Bawerk en sia "Pozitiva teorio de la kapitalo" (1889) kiu estis tuj akceptita kaj dumlonge oni ne faris empiriajn pruvarojn. Devis pasi 93 jaroj por la apero de kritikoj al Boehm-Bawerk.

Priskribo de la procezo de la kapitalo[redakti | redakti fonton]

Karlo Markso en Hannover (1867; foto de Friedrich Karl Wunder).

En la verkaro de Karlo Markso, la salajrigita laborforto estas aligita al la kapitalisma produktado en du momentoj: nome en la cirkulado kaj en la produktado.

En la cirkulado, la kapitalo estas transformata en mono por la procezo cirkulada cele al klopodo atingi plian monon (nur en socio de komerco kiel la kapitalisma socio la mono ĉesas esti cirkulrimedo, kaj iĝas esprimo de la "valoro", kiu poste pere de ties uzado kiel kapitalo iĝas celo en si mem), sed kvankam la apero de la kapitalo necese devas esti startita en la cirkulado, ĝi devas plui for de tiu, ĉar la mongajno ne povas esti klarigata pure ene de la interŝanĝo, sed en la produktado.

Difinante la valoron kiel respegulo objektivita de la homa laborkvanto abstrakta investita en varo esprimita en sia ŝanĝeblo, tio estas, en sia socia povo (Markso, 1857 kaj 1867), kaj kies kondiĉo de ekzistado kiel formo-valoro estas ke tiu varo estu devige tia ĉar estis produktita private kiel parto de ekonomio bazitaa sur la komerca interŝanĝo kiel ĉe tiu kapitalisma, diference de tio kio okazas ĉe la varoj produktitaj en la antaŭmodernaj sociaj ordoj (Kicillof kaj Starosta, 2007), tiam, en la procezo de produktado, la kapitalo povas esti difinita nur kiel "valoro kiu valoriĝas" (Markso, 1867).

La nomita laborforto estus, en la marksisma sistemo, la nura elemento produktiva konvertita en vero kiu, diference de aliaj maŝinoj, estas kapabla krei pli da valoro (pli da laboro) ol la valoro kiun ĝi portas kaj kiu estis investita en ĝi mem. Sed estas kondiĉo por tio antaŭe mnciita ke la laboro ekformu parton de la kapitalo nur ĉar ties kapablo produkti valoron estas transformata en varo. Tial la kapitalo kiel procezo postulas samtempe socian rilaton en kiu devas ekzisti liberaj posedantoj de varoj kiuj estu objektoj kaj ne subjektoj de la socia procezo, dum la socia rilato mem (la kapitalo) estas la subjekto de la produktado (Markso, 1844).

Historiaj kondiĉoj por la ekzistado de la kapitalo[redakti | redakti fonton]

La sociaj objektoj de la procezo de la kapitalo estas jenaj: la laboristo posedanto de sia laborforto kaj la kapitalisto posedanto de la produktorimedoj kaj laboriloj, dum neniu el ambaŭ "kunlaborantoj" havu plenan kontrolon konscian super la ĝenerala socia procezo de produktado, nome estas kondiĉo ke nek la kapitalisto estus posedanto de la laborforto uzata (nek la propra nek la nepropra en formo de sklaveco), nek la laboristo estu posedanto de la produktorimedoj. La laboristo tiel estu libera posedi kaj administri sian propran laborforton, per kio eventuale povas iĝi kapitalisto, sed siavice oni postulas, ke li mem, konsiderita kiel aro aŭ klaso, estu "liberigita" el la posedo de la produktorimedoj, kio okazas pere de la socia rezulto de tiu sama procezo (Markso, 1867) kiu postulas ĝin por sia propra efikeco, tio estas, kiel konsekvenco de produktado organizita intence fare de sociaj agantoj kun formo privata kaj sendependa ene de la kunteksto de la individua posedrajto nesenigebla aŭ burĝa.

En la interpreta modelo de Markso, tiu procezo spontanea de interekonomia perforto, devas starti per unua senposedigo (eksterekonomia) por ke startu la procezo de akumulado de kapitalo kiu tuj povas esti renutrita (Marx, 1857). Oni nomas tiun problemigan premison de la sistemo kaj hipotezon por la historia interpretado "origina akumulado".

Tipoj de kapitalo en la marksisma sistemo[redakti | redakti fonton]

La marksistaj kategorioj de la kapitalo dependas de ties teorio de la valoro-laboro, kaj estas subdividataj jene:

  • Variebla kapitalo, kontraste al la konstanta kapitalo: estas tiu kiu estas ŝanĝata per laboro, tio estas tiu investita en salajroj por la laboristo, per kiu oni pagas la valoron de la laborforto. Ĝi nomiĝas variebla ĉar, estante la homa laboro la nura ekonomia havaĵo kiu kreas pli altan valoron ol tiu de sia propra kosto, "variigas" la valoron de la fina produkto, tio estas, la valoro de la laborforto estas "translokigita" al la valoro de la produktita havaĵo, sed krome ĝi sumas al tiu valoro surpluson nomita "plusvaloro".
  • Konstanta kapitalo, kontraste al la variebla kapitalo: estas la investado en krudmaterialoj kaj maŝinaro uzataj en la produktado. Ĝi inkludas la fiksan kapitalon. Ĝi nomiĝas konstanta, ĉar la ŝanĝovaloro de tiuj havaĵoj restas konstanta en la fina produkto, tio estas, ties valoro estas "translokigita" al la valoro de la produktita havaĵo.
  • Organika kompono de la kapitalo: estas la rilato aŭ proporcio inter la konstanta kapitalo kaj la variebla kapitalo.
  • Cirkula kapitalo aŭ rotacia kapitalo, kontraste al la fiksa kapitalo: estas tiu investita en elementoj kiuj estos transformataj en la procezo de la produktado; kaj ŝanĝas sinsekve sian formon, nome krudmaterialoj, prilaboritaj produktoj, mono, kredito, laborforto, ktp. Ili estas konsumataj en ĉiu produktado de havaĵoj kaj devas estis konstante remetitaj. Ili inkludas la varieblan kapitalon.
  • Fiksa kapitalo, kontraste al la cirkula kapitalo: nemoveblaĵoj, instalaĵoj kaj maŝinaroj, kun permanenta karaktero de la produktado. Ili ne estas konsumataj en ĉiu produktado de havaĵo, sed suferas iompostioman elĉerpon kaj frue malfrue ili devas esti anstataŭitaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. James Fulcher, Capitalism A Very Short Introduction, "the investment of money in order to make a profit, the essential feature of capitalism." p. 14, Oxford, 2004, ISBN 978-0-19-280218-7.
  2. Modern Economics (1986), p. 54
  3. James Fulcher, Capitalism A Very Short Introduction, "...in the wake of the 1970 crisis, the neo-liberal model of capitalism became intellectually and ideologically dominant", p. 58, Oxford, 2004, ISBN 978-0-19-280218-7.
  4. Williams (1983), pp 51.
  5. Ragan, Christopher T.S., kaj Richard G. Lipsey. Microeconomics. Twelfth Canadian Edition ed. Toronto: Pearson Education Canada, 2008. Print.
  6. Robbins, Richard H. Global problems and the culture of capitalism. Boston: Allyn & Bacon, 2007. Print.
  7. Taylor, Timothy. (2011) Principles of Economics: Economics and the Economy. USA: Textbook Media. ISBN 1-930789-13-0. Arkivigite je 2018-11-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-11-16. Alirita 2021-12-21.
  8. Reisman, George. Economics and capitalism. Capitalism: A Treatise on Economics. The Jefferson School of Philosophy, Economics, and Psychology. Alirita 18a de Februaro 2012.
  9. Scott, Bruce R.. The Political Economy of Capitalism Bruce R.. Harvard Business School. Alirita 20a de Februaro 2012.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Juan Miguel Aguado (2011). Sociedad de masas y cultura de masas. D.F.: Fundamentos de la Comunicación y la Información.
  • Michel Albert, Capitalisme contre capitalisme, Paris, Seuil, coll. « L'histoire immédiate »,‎ 1991
  • Raymond Aron, Dix-huit leçons sur la société industrielle,‎ 1962
  • Frédéric Bastiat, Œuvres économiques,‎ 1853 (ISBN 2-13-037861-7)
  • Michel Beaud, Histoire du capitalisme (de 1500 à nos jours), Paris, Seuil,‎ 1981 (ISBN 978-2-7578-1786-5)
  • Claude Bébéar kaj Philippe Manière, Ils vont tuer le capitalisme, Plon,‎ 2003
  • Böhm-Bawerk von, Eugen (1884): Capital e interés. Vol. I: Historia crítica de la teoría económica, Fondo de Cultura Económica, México D.F.; vidu: [1] Arkivigite je 2013-05-21 per la retarkivo Wayback Machine
  • Böhm-Bawerk von, Eugen (1889): Capital e interés. Vol. II: Teoría positiva del capital, Editorial Aosta, Madrid; vidu: [2] Arkivigite je 2013-05-21 per la retarkivo Wayback Machine
  • Böhm-Bawerk von, Eugen (1896): La conclusión del sistema marxiano, Unión Editorial, Madrid; vidu: [3]
  • Fernand Braudel, La Dynamique du capitalisme,‎ 1985 (ISBN 2-08-081192-4)
  • Joaquín Estefanía (1997). Aquí no puede ocurrir. El nuevo espíritu del capitalismo. Madrid: Taurus.
  • Jean-François Gayraud, Le nouveau capitalisme criminel, Odile Jacob,‎ 2014 (ISBN 978-2-7381-3072-3)
  • Gaël Giraud kaj Cécile Renouard, Vingt propositions pour réformer le capitalisme, Flammarion, 2009
  • Hicks, John (1973): Capital y tiempo, Fondo de Cultura Económica, D.F; vidu: [4] kaj [5]
  • Paul Jorion, Vers la crise du capitalisme américain ?, Paris, La Découverte,‎ 2007 (ISBN 978-2-7071-5092-9)
  • Paul Jorion, Le Capitalisme à l'agonie, Fayard (ISBN 978-2-213-65488-1)
  • Fernando Luengo Escamilla (2003). Mercado de trabajo y competitividad en los capitalismos emergentes de Europa Central y Oriental. Madrid: Editorial Complutense.
  • Marz, Karl (1844): Manuscritos económico-filosóficos; vidu: [6]
  • Marx, Karl (1857): Grundrisse. Elementos fundamentales para la crítica de la economía política; Tomo I, Siglo XXI editores, México D.F.; vidu: [7]
  • Karl Marx: Das Kapital. Kritik der politische Ökonomie. 1867 (rete konsultita la 20an de Marto 2008).
  • Bernard Perret, Le capitalisme est-il durable ?, Carnets nord,‎ 2008
  • Rallo, Juan Ramón (2014): “Una visión marginalista y subjetivista de las paradojas del capital”, Juan Ramón Rallo, 24-02-2014; vidu: [8]
  • David Ricardo: On the Principles of Political Economy and Taxation. London 1817 (rete).
  • Robinson, Joan (1954): “The Production Function and the Theory of Capital”, The Review of Economic Studies, Volume 21, Issue 2, 1953-1954, pp. 81–106; Vidu: [9]
  • Jesús Seminario (2006). El capitalismo peruano español. New York: Editorial Bruño.
  • Hernando de Soto (2001). El misterio del capital. Barcelona: Península.
  • Rodney Stark, The Victory of Reason: How Christianity Led to Freedom, Capitalism, and Western Success, Random House, New York, 2005. (La luterana usona ekonomikisto subtenas ke “katolikismo ne nur estis originanto de la moderna kapitalismo, tiel kiel ĝi disvolviĝis en Eŭropo kaj aparte en Italio, sed ankaŭ de la scienco mem kaj de la nocio de “persona libero”.)
  • Starosta, Guido kaj Kicillof, Axel (2007): “On Materiality and Social Form: A Political Critique of Rubin’s Value-Form Theory”, Historical Materialism, Volume 15, Issue 3, 2007, ISSN 1465-4466, pp. 9–43; vidu: [10] kaj [11].
  • Joseph Eugene Stiglitz, Quand le capitalisme perd la tête, Le livre de poche,‎ 2005 (ISBN 978-2-253-10931-0), 571 paĝoj.
  • Gabriel Tortella (1973). Los orígenes del capitalismo en España: banca, industria y ferrocarriles en el siglo XIX. Madrid: Tecnos.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Angle[redakti | redakti fonton]