Aller au contenu

Utilisateur:Theomanou/essai/traduction

Une page de Wikipédia, l'encyclopédie libre.

L'Académie internationale des sciences de Saint-Marin (Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino en espéranto, abrégé AIS) est une institution savante de niveau universitaire, qui utilise pour la communication scientifique principalement l'Espéranto. Théoriquement, elle peut, selon ses statuts, utiliser une autre langue neutre. C'est pourquoi elle ne parle pas d'Espéranto mais de "Internacia Lingvo" (ILo) : Langue Internationale.

Histoire[modifier | modifier le code]

L'AIS fut fondée dans les années 80 (de facto en 1983, mais officiellement en 1985) dans la République de Saint-Marin, bien qu'elle agisse dans beaucoup de pays.

AIS estis fondita en la 1980-aj jaroj (neoficiale en 1983, oficiale en 1985) en la sud-euxropa respubliko San-Marino, sed agas en multaj landoj. En jenaj landoj gxi akiris agnoskon por okazigi studadsesiojn kaj universitatajn ekzamenojn:

Lando Loko de unua SUS dato
Pollando Bjalistoko 1990-02-18
Rumanio Sibiu 1991-10-07
Cxehxa kaj Slovaka Federacia Respubliko Brandýs nad Labem 1992-03-27
Slovakio Nitra 1996-03-01
Rusio Moskvo 1998-03-22
Bulgario Karlovo 2003-09-20
Bosnio kaj Hercegovino Banjaluko 2008-08-31

Ne-SUS-aj konferencoj (sen la rajto okazigi studfinajn ekzamenojn) okazis ankaux en aliaj landoj.

Membildo de AIS[modifier | modifier le code]

AIS estas universitateca institucio, kiu speciale strebas al tri celoj:

  • lingva egaleco, plibonigo de scienca komunikado per neuxtrala kaj facila lingvo
  • plurloka studado, internacia scienca kunlaboro
  • interfaka kunlaboro

AIS ne estas Esperanto-organizajxo, sed favoras lingvan egalrajtecon en scienca komunikado kaj tial uzas ILon en la kunsidoj de siaj senato kaj gxenerala asembleo, en cxiuj studfinaj ekzamenoj kaj en siaj kursoj dum Sanmarinecaj Universitataj Sesioj (SUS).

Structure[modifier | modifier le code]

Les secteurs[modifier | modifier le code]

AIS havas kvar sektorojn. Gxi publikigas sian anaron regule en la Internacia Sciencista Dokumentaro (ISD), kiu aperas libroforme kaj rete (vidu cxe "eksteraj ligoj").

Science[modifier | modifier le code]

La scienca sektoro okupigxas pri universitataj instruado kaj esplorado. Cxar AIS ne posedas multkostan sciencan aparataron, gxia anoj aux okupigxas pri teoriaj esploroj fareblaj surbaze de literaturo, kalkulado ktp. aux esploras cxefprofesie en aliaj institutoj. Sciencaj kursoj de AIS okazas dum studadsesioj aux kunlabore kun partneraj institutoj.

La fakultata aux sekcia strukturo de la scienca sektoro sekvas ne la parte arbitrajn tradiciojn de aliaj universitatoj, sed filozofian sistemon, kiu dividas la sciencojn laux siaj metodoj kaj laux siaj objektoj. La metoda divido devenas de Wilhelm Windelband kaj distingas inter

  • idiografaj sciencoj, kiuj priskribas kaj enklasigas fenomenojn, kaj
  • nomotetaj sciencoj, kiuj hipotezas pri legxoj, per kiuj eblas antauxdiri estontajn fenomenojn.

La objekta divido sekvas la eklasigon de Karl Popper en tri "mondojn":

  • mondo 1 estas la mondo de la pensobjektoj en la homa menso;
  • mondo 2 estas la mondo de la fizikaj objektoj;
  • mondo 3 estas la mondo de la abstraktajxoj, kiuj ekzistas sendepende de la pensoj de iuj individuoj.

El tiu duobla divido rezultas la ses sekcioj de la scienca sektoro:

nomoteta idiografa
mondo 1 1: kibernetiko 2: antroposciencoj
mondo 3 3: struktursciencoj 4: filozofio
mondo 2 5: natursciencoj 6: morfosciencoj

Administre gvidas la sciencan sektoron la akademia senato sub la prezidanto; la senato respondecas al la gxenerala asembleo de la "efektivaj membroj" (profesoroj kaj plenrajtaj docentoj). Prezidanto de AIS por la periodo 2008–2011 estis Fabrizio Angelo Pennacchietti, kiu transprenis tiun oficon de Helmar Gunter Frank.

Sciences appliquées[modifier | modifier le code]

La scienc-aplika sektoro okupigxas pri la praktika apliko de scienca scio, sendepende de la esploro, kiu rezultigis la scion. Tiu sektoro ja havas profesorojn kaj docentojn, kiuj kontribuas al la kleriga programo de AIS, sed gxi ne ofertas studprogramon kun ekzamenoj.

Arts[modifier | modifier le code]

La arta sektoro okupigxas pri la praktikado de artoj. Pri la teoria esploro pri artoj gxi kunlaboras kun la dua sekcio de la scienca sektoro. Ankaux tiu sektoro ja havas profesorojn kaj docentojn, kiuj kontribuas al la kleriga programo de AIS, sed gxi ne ofertas studprogramon kun ekzamenoj.

Soutien[modifier | modifier le code]

La subtena sektoro konsistas el subtenaj membroj, kiuj finance aux alie materiale subtenas la laboron de AIS. Gxi estas la sola sektoro de AIS, en kiu povas membrigxi ankaux nenaturaj personoj (entreprenoj, asocioj ktp.). La subtena sektoro kundecidas pri la uzo de la rimedoj, kiujn gxi disponigas al AIS.

Les "collèges" (kolegioj)[modifier | modifier le code]

La arta, scienca kaj scienc-aplika sektoroj konsistas el AIS-anoj, kiuj estis alvokitaj en certan rangon (adjunkto, docento, profesoro). Ordinare AIS alvokas ilin el la responda kolegio.

Collège international des scientifiques (Internacia Sciencista Kolegio)[modifier | modifier le code]

La Internacia Sciencista Kolegio (ISK) estas aro da sciencistoj, kiuj subtenas la principojn de AIS kaj pagas simbolan jaran kotizon por kovri la administrajn kostojn. Tiuj sciencistoj (ankoraux) ne deklaris sin pretaj je aktiva kunlaboro por esti alvokitaj. Ili tamen pligrandigas la sciencan sciaron de AIS kaj ekzemple povas esti ekspertizistoj pri iuj sciencaj temoj aux ekzamenoj.

Aligxi al ISK rajtas cxiu, kiu post abitura ekzameno (maturecekzameno) studis almenaux dum du jaroj kaj aprobas la principojn de AIS.

Collège international des artistes (Internacia Artista Kolegio)[modifier | modifier le code]

La Internacia Artista Kolegio estas aro da artistoj, kiuj subtenas la principojn de AIS kaj pagas simbolan jaran kotizon por kovri la administrajn kostojn. El gxi AIS alvokas elstarajn anojn kiel profesorojn aux docentojn de la arta sektoro.

Collège international des techniciens (Internacia Teknikista Kolegio)[modifier | modifier le code]

La Internacia Teknikista Kolegio estas aro da homoj laborantaj/-intaj en teknikaj aux administraj profesioj, kiuj subtenas la principojn de AIS kaj pagas simbolan jaran kotizon por kovri la administrajn kostojn. El gxi AIS alvokas elstarajn anojn kiel profesorojn aux docentojn de la scienc-aplika sektoro.

Les diplômes[modifier | modifier le code]

La scienca sektoro ofertas la eblon, per studo kaj fina ekzameno cxe AIS akiri sciencistan gradon de

Cxar AIS ordinare ne povas oferti kompletan studadprogramon, gxi tiurilate kunlaboras kun siaj klerigejoj kaj aliaj universitatecaj institutoj. Parto de la studo cxiam devas okazi en AIS-kursoj.

Collaborations internationales[modifier | modifier le code]

AIS kunlaboras kun kelkaj universitat-nivelaj institucioj, kiuj ricevis pro tio la statuson de "klerigejo de AIS". Gxi faciligas al ties studentoj la agnoskon de akiritaj stud-unuoj cxe AIS kaj esprimas ambauxflankan intereson pri intensa kunlaboro.

Ecx pli proksima formo de kunlaboro estas la "enkorpigxo" de AIS en alia institucio. Gxi signifas, ke la efektivaj membroj de AIS konsistigas plenrajtan sub-unuon de tiu institucio. Gxis nun tia unuo estas la AIS-departemento en Universitato Lucian Blaga en Sibiu (Rumanio). La projekto LEUKAIS (Libera Euxropia Universitato Kelemantia de AIS) en Komárno (Slovakio) estis nuligita pro manko de registara subteno.

Conférences[modifier | modifier le code]

AIS plejparte organizas sian instruan kaj ekzamenan agadon virtuale (koresponde aux interrete, sed de tempo al tempo okazigas cxeestan instruadon en konferencoj. Studfinaj ekzamenoj okazas nur dum specialaj konferencoj, nomataj "Sanmarinecaj Universitataj Sesioj" (SUS). Nur dum tiaj konferencoj, kiuj okazas en landoj, kiuj eksplicite agnoskis AIS, okazas ekzamenoj por atribuado de akademia grado de AIS.

Specialaj formoj de SUS estas bakalauxrigaj kaj magistrigaj konferencoj, por kiuj validas la samaj reguloj, escepte de kelkaj formalajxoj. Dum tiaj konferencoj ne eblas ekzamenoj pri doktoreco.

Gxenerale klerigajn konferencojn (ne cxiam kun ekzamenoj) AIS okazigas ankaux en aliaj landoj. Ili ankaux regule okazas dum la Universalaj Kongresoj de UEA (ekde 1995) kadre de Internacia Kongresa Universitato kiel AIS-IKU, kaj en la Internacia Festivalo (ekde 2006) kadre de Internacia Vintra Universitato (IVU).

Publications[modifier | modifier le code]

AIS de tempo al tempo (lauxeble unufoje en cxiu kvarjara elektoperiodo de la senato) aperigas libron kun la ISD-informoj, la regularoj kaj priskribo de la idearo de AIS kaj gxia evoluo ("ekesto kaj celoj"). Krome gxi informas per jenaj periodaj publikajxoj:

  • Administraj informoj en la kvarlingva revuo Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft
  • Sciencaj artikoloj en Acta Sanmarinensia, revuo aperanta laux bezono kaj disponeblo de kontribuoj

AIS kunlaboras kun ISAE kaj instigas siajn anojn kontribui al Scienca Revuo. La retpagxejo de AIS publikigas enhavtabelojn de Scienca Revuo.

Liens externes[modifier | modifier le code]