Ventolilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hejma ventolilo.
Plafonventolilo

Ventolilo, iom neologisme kaj evitinda ventilatoro, estas elektra aparato uzata por produkti venton, cele al pli da komforto por la uzanto, precipe por refreŝigi la ĉirkaŭan areon dum varma vetero.

La unua konita mekanika ventolilo ekzistis en Ĉinio ekde la 2-a jarcento, ĝi estis mane aktivigata ventolilo eltrovita de Ding Huan. Oni uzis similan ilon en Barato komence de la 19-a jarcento: la pankhavala. Ĝi estis alkroĉita al la plafonoj de domoj aŭ aliaj konstruaĵoj kaj mane aktivigitaj de servistoj per ŝnuro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]