Punto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Punto el Aiguilles, Francio
Hungara Halas-punto
Hungara Csetnek-punto

Punto estas maldensa, delikata plektaĵo el kotonaj, linajsilkaj fadenoj.

La maŝoj de la punto prezentas artajn formojn, desegnaĵojn. La puntoj estas fareblaj per diversaj iloj (kiel bobenoj, kudrilo, hokstangetoj, trikiloj aŭ speciala maŝino) aŭ laŭ diversaj metodoj (kudrita, trikita, brodita, batita, maŝina); la plej komplikaj kaj belaj estas tiuj faritaj sur speciala kuseno kun pingloj kaj bobenoj.

En diversaj regionoj la popolo faris specialajn formojn, desegnaĵojn, tiel ni parolas pri famaj puntoj kiel punto de Alençon, Bruĝo, Bruselo, Meĥleno, Valencieno, Kiskunhalas, Csetnek ktp. Nuntempe permaŝina punto fabrikatas en Kalezo kaj Caudry.

Belga kolor-kodo[redakti | redakti fonton]

Inter 1911 kaj 1959 en Bruĝo ekzistis instruista lernejo kiu celis plibonigi la instruadon de la puntfaristinoj, kies kono tradicie estis transdonita de patrino al filino. El la lernomaterialo de tiu lernejo ekestis la belga kolor-kodo (ankaŭ nomata bruĝa kolor-kodo). Tiu kodo sur la baza desegnaĵo per koloro indikas la funkcion de la fadenoj kaj estas internacie akceptata.

Punto kaj moderna teknologio[redakti | redakti fonton]

Moderna aplikaĵo de punto ankaŭ inventita en Belgio estas Unlace : 'puntita' termokroma vestaĵo, kiu ŝanĝas de koloro post tuŝo kaj/aŭ korposinteno[1][2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nederlanda) Slimme stoffen Arkivigite je 2017-07-01 per la retarkivo Wayback Machine (saĝaj ŝtofoj), de Buren, 2017, konsultita la 28-an februaro 2017.
  2. (nederlanda) Sexy lingerie warmt je vriendin op bij aanraking (seksa ekscitvesto varmigas vian amikinon je tuŝo), apparata.nl, junio 2016, konsultita la 26-an februaro 2017.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Meĥlena punto