Retadreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Retadreso estas indiko por nomumi/akiri/kontakti ion en la interreto. La formo de retadreso estas plej ofte skemo://domajno/pado?mendo#fragmento.

Estas diversaj specoj de retadresoj. Reteja adreso estas retadreso kun skemo "http"/"https", retpoŝta adreso estas retadreso kun skemo "mailto" (mailto::uzulnomo@domajno). Dume, URL-adreso estas "unuforma risurca lokindiko", URN-adreso estas "unuforma risurca nomo", URI-adreso estas "unuforma risurca identigilo", IRI adreso estas "internaciigita risurca identigilo". IRI estas URI, URI estas URL aŭ URN.

Formala kaj teknika difino kaj terminoj[redakti | redakti fonton]

  • retadreso = sendita retadreso / uzita retadreso
  • sendita retadreso = retskemo ":" "//" retdomajnumo "/" retpado "?" retmendo
  • uzita retadreso = retskemo ":" "//" retdomajnumo "/" retpado "?" retmendo "#" retfragmento
  • retdomajnumo = retdomajno ":" retdomajnpordo
  • retdomajno = retdomajnnomo / retdomajnnumero
  • retdomajnnomo = domajn-askia retdomajnnomo / punikoda retdomajnnomo ; domajn-askio estas ajnuskle A-Z 0-9 -
  • retdomajnnumero = i-po-adreso
  • i-po-adreso = i-po-kvara adreso / i-po-sesa adreso
  • i-po-kvara adreso = mallonga retdomajnnumerero "." mallonga retdomajnnumerero "." mallonga retdomajnnumerero "." mallonga retdomajnnumerero
  • i-po-sesa adreso = "[" longa retdomajnnumerero ":" longa retdomajnnumerero ":" longa retdomajnnumerero ":" longa retdomajnnumerero ":" longa retdomajnnumerero ":" longa retdomajnnumerero ":" longa retdomajnnumerero ":" longa retdomajnnumerero "]"
  • En a.b.c.ĉ.d, ekzemple a.b estas subdomajno de c.ĉ.d, dum c.ĉ.d estas superdomajno de a.b
  • La plej alta domajnnomero estas la retregiona domajnnomero
  • La plej malalta domajnnomero estas la komputila domajnnomero

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

  • www.io.ie/iel estas retadreso (retdomajno plus retpado)
  • www.io.ie estas retadreso kaj retdomajno
  • io.ie estas same retadreso kaj retdomajno
  • .ie estas la (ret)regiono
  • En s.io.ie "s" estas subdomajno de "io.ie", kaj en tiu ĉi ekzemplo "s" estas komputilo ĉe "io.ie".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ligoj[redakti | redakti fonton]