Poŝhorloĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Poŝhorloĝo

Poŝhorloĝo estas horloĝo, kiu estas tiel malgranda, ke oni tenas ĝin en veŝtopoŝo kaj kiu ofte pendas je ĉeno. La poŝhorloĝo jam ne estas moda, anstataŭigis ĝin la brakhorloĝoj. La poŝhorloĝo estis populara antaŭ la Dua Mondmilito, kiam portis ĝin riĉuloj.

La evoluo de la poŝhorloĝoj ebliĝis post eltrovo de la risorta movigo en la frua 15-a jarcento. Ĝis tiam, la horloĝojn movis la pezo (gravito). La ekipumo per risorto ebligis la malgrandigon de la horloĝoj. La unuajn poŝhorloĝojn oni nomis Nurenberga ovo, sed ili ne ĉiam havis ovoformon. La eleganta poŝhorloĝo havis/havas ornaman, saltan kovrilon (la kovrilo abrupte supren-malfermiĝas per premo de butono).

La valoraj poŝhorloĝoj estis ŝatataj ŝanĝovaroj dum la Dua Mondmilito.

Famaj firmaoj: Doxa, OMEGA

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]