Meringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meringo kun kremaĵo
Meringoj sen aldonaĵoj

Meringo estas malpeza bakata dolĉaĵo el kirlita ovoblanko kaj sukero (aŭ glazursukero). Oni ofte uzas meringojn kiel dekoraĵojn de tortoj kaj desertoj. Ili povas ankaŭ esti ŝmiritaj per kremaĵo aŭ servataj sen aldonaĵoj en la formo de etaj konusoj. Depende de la temperaturo de bakado, kvanto de sukero kaj la temperaturo de servado, meringo estas kraka kaj facilrompebla aŭ iomete elasta.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]