Ludkarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La reĝo de trefoj, karto en anglatipaj kaj francatipaj ludkartoj.

Ludkartoj estas kartoj por ludi kartludojn.

Anglatipaj kaj franctipaj ludkartoj[redakti | redakti fonton]

Anglatipaj ludkartoj.
Esperantaj adaptitaj Asoj de Anglatipaj ludkartoj

Anglatipaj kaj franctipaj kompletoj de ludkartaroj konsistas el 52 kartoj dividitaj en kvar emblemoj de po 13 rangoj.

La emblemoj estas: piko (), kero (), trefo () kaj karoo (). Karoo povas nomiĝi ankaŭ "rombo" por ebligi simplan mallongigon: p, k, t, r. Kelkaj regionoj/landoj uzas aliajn emblemojn - vidu malsupre.

La rangoj estas: aso, duo, trio, kvaro, kvino, seso, sepo, oko, naŭo, deko, fanto, damo, reĝo. En iuj ludoj, aso povas rangi jen super reĝo, jen sub duo, depende de tio, kio necesas por aranĝi la plej bonan manon. Mallongigoj estas A, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, X, F, D, R. En iuj lokoj, inkluzive de Vikipedio, deko reprezentiĝas cifere, 10.

En tradicia germana ludkartaro ne estas duo, trio, kvaro, kvino kaj seso, do entute estas 32 kartoj.

Iuj ludoj (ekzemple iuj versioj de pokero) uzas ĵokerojn, kiuj ne apartenas al iu emblemo kaj kutime povas reprezenti iun ajn deziratan emblemon kaj rangon. Ludkartaroj ofte enhavas du ĵokerojn krom la 52 ordinarajn kartojn.

Ekzemplo de angl- kaj franc-tipaj ludkartoj
Aso 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Fanto Damo Reĝo
Trefo:
Karoo:
Kero:
Piko:

Ludkartaj emblemoj ĉe Unikodo[redakti | redakti fonton]

Unikodo difinas ok tipojn por la emblemoj, de U+2660 ĝis U+2667 (deksesumaj kodoj) [1]:

2660 2665 2666 2663 2664 2661 2662 2667

Germantipaj ludkartoj[redakti | redakti fonton]

Iliaj kvar simboloj estas montardevenaj kaj elvokas la kvar sezonojn; ili estas

  • koro (printempo, sezono de amo)
  • tintilo (somero, pro la gregomigrado deklivsupren)
  • vitofolio (aŭtuno, tempo de vitberrikolto), kaj
  • glano (vintro, pro paŝtado de porkoj)

Ili estas uzataj en Svisio, Aŭstrio, Hungario, Ĉeĥio, Slovakio kaj parto de Germanio.

Svistipaj ludkartoj[redakti | redakti fonton]

La svisaj ludkartoj estas varianto de la germanaj kartoj. La ludkartaro konsistas el 36 germantipaj kartoj, kies rangoj estas seso, sepo, oko, naŭo, flago, fanto, damo, reĝo kaj aso.

Tell-ludkartoj[redakti | redakti fonton]

La Tell-ludkartojhungaraj ludkartoj estas ludkartoj, kiujn Peŝt-aj kartoproduktistoj komencis produkti ĉ. 1835 laŭ figuroj de dramo de Friedrich Schiller: Tell Vilmos.

La spegulbilda formo popularigis la ludkartojn kaj ĝi tute anstataŭis la antaŭulojn je dua duono de la 19-a jarcento. (antaŭis ĝin la Hungar- kaj Ŝopronbildo).

La Tell-ludkartoj estas uzataj ĉefe en la postlandoj de Aŭstrio-Hungario, sed kelkaj alvenis en Okcidentan Eŭropon kaj Amerikon, eble kun la elmigrintoj.

La Tell-ludkartaro konsistas el 32 aŭ 36 kartoj kaj havas la samajn kolorojn kiel la kartoj de malnovaj germanaj kartoj.

Hispantipaj kaj italtipaj ludkartoj[redakti | redakti fonton]

Hispantipaj ludkartoj.

Ili estas samaj, kiel tiuj de la praaj Tarokaj kartoj kaj simbolas la kvar fundamentajn rolojn en praa Hindeŭropa socio (vidu la librojn de Pierre Dumezil) kaj la kvar ĉefkastojn hindajn:

  • la pokalo (simbolas la spiritan vivon, pro la pokalo de kristana eŭkaristio)
  • la glavo (simbolas la militistan vivon)
  • la denaroj (simbolas la komercan vivon, en hindio vajŝjaoj)
  • la bastonoj (simbolas la laboron kaj laboristan klason)

La tarokaj ludkartoj[redakti | redakti fonton]

La taroka kompleto de ludkartoj konsistas el 78 kartoj:

  • 4 emblemoj (piko, kero, karoo, trefo) kaj 14 rangoj: Reĝo, Damo, Kavaliro, Fanto, 10, 9, 8, 7, 6, 5, 4, 3, 2, 1, (do sume 4×14 = 56 kartoj)
  • 21 atutoj (la atuto unu nomiĝas la malgrando)
  • La senkulpigo (ankaŭ nomata la bufonola ĵokero)

La dudekunuo, la malgrando, kaj la senkulpigo estas la tri udleroj. La strategio sin organizas ĉirkaŭ ĉi tiuj tri kartoj, ĉar se oni havas la tri, oni bezonas ricevi nur 36 poentojn por venki, kun du, oni bezonas 41 poentojn, kun unu, 51 poentojn, kaj kun neniu udlero, 56.

La kartoj estas pli longaj ol ordinaraj kartoj (plej ofte 61×112 mm²). La kartoj unue disdonataj al ĉiu ludanto nombras 18 (foje eĉ pli), do la longo faciligas la mantenon.

La taroka kartaro uzata por aŭgurado uzas analogian sed alie specifigitan sistemon. Vidu Taroko (kartoj).

Ludkartoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri kartoj en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[2]:

  • Citaĵo
     La vivo staras sur la karto. 
  • Citaĵo
     Blindulo kartojn ludi ne devas. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (kiel por la aliaj tipoj, la koloro ne dependas de la kodo)
  2. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-02-28.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]