Lokomotivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lokomotivo estas fervoja veturilo, destinita por movigi (tiri, kaj malpli ofte puŝi) aliajn fervojajn veturilojn, plej ofte pasaĝerajn kaj ŝarĝajn vagonojn. La frua nomo "Lokomotivo" estas ĉiufoje la vaporlokomotivo en diversaj konstruaj formoj. Ekde ĉirkaŭ 1829 ([1] Raked-lokomotivo), dum 100 jaroj, multaj fervojoj havis nur vaporlokomotivojn. La ŝanĝo de trakcia de vapora lokomotivo al aliaj lokomotivoj, nome dizela lokomotivo kaj elektra lokomotivo estis ĉirkaŭ de jaro 1945-1955.

Raked-lokomotivo de 1829

Trakcia formo de lokomotivoj[redakti | redakti fonton]

Vapora lokomotivo, konstruo 1950-ĝis 1959, en funkcio ĝis 1976, DB-Lokomotivo 23042, bildo de Lothar Spurzem; de 13- majo 2007 antaŭ la halta punkto Urmitz, speciala trajno en trako Koblenz - Neuwied; (hodiaŭ ankaŭ en funkcio muzea lokomotivo 23058)

Lokomotivoj kun propra fonto de energio[redakti | redakti fonton]

Tre grave estas lokomotivoj kiuj veturas per sia propra fonto de energio:

Vaporlokomotivo[redakti | redakti fonton]

  • Vapora lokomotivo, la vapora lokomotivo estis kaj estas ankaŭ hodiaŭ la plej grava transporta ilo pro la moderna industria tempo ekde ĉirkaŭ 1830 ĝis hodiaŭ, la ĉinaj vaporaj lokomotivoj estas tre fama, (ankaŭ la aliaj novajn elektraj kaj dizelaj lokomotivoj de ĉina industrio). La riparo de la vaporlokomotivo ne estas tre kompleksa, sed bezonas tre zorgemajn bonajn metiistojn kaj bonajn maŝhinojn.

Vapora magazenlokomotivo[redakti | redakti fonton]

  • Vapora magazenlokomotivo estas sen fajra lokomotivo, la lokomotivo havas nur vaporon en magazena kaldrono kaj prenas de nove vaporon de fabrika kaldrono en industria tereno
Vapora magazenlokomotivo Genthin Henschel - (muzeo), renovigita lokomotivo, bildo de Mathias Lück

Dizela lokomotivo[redakti | redakti fonton]

  • Dizela lokomotivo; oni havas tre bonajn lokomotivojn ĉirkaŭ ekde jaro 1950. La ĉina industrio konstruas tre belan kaj fortan dizelan lokomotivojn por afrika landoj en 1000mm vojo. Hodiaŭ la moderna dizelan elektran lokomotivon estas tre speciala tehnika produkto, oni bezonas ĉiuj teĥnikajn kaj natursciencan scion por konstrui bonan lokomotivon, oni bezonas specialistojn pri motorojn kaj pri elektra motorojn kaj pri multaj helpa aparataro. Ofte la lokomotivo ne funkcis pro domaĝo en helpa aparatro. Ankaŭ la dizela lokomotivo kun hidrorapidumskatolo estas tre kompleksa.
Dizela lokomotivo DB 225 053 kaj alia lokomotivo sen kona numero (frua klaso 215) kun ŝtalo trajno en Bochum, somero 2005. Bildo de Stefan Kunzmann

Akumulatora lokomotivo[redakti | redakti fonton]

Akumulatora lokomotivo de parka fervojo en Dresden, blua lokomotivo, bildo de Henry Mühlpfordt de 31-a aŭgusto 2008.

Elektrolokomotivoj sen propra fonto de energio[redakti | redakti fonton]

Tre grave estas hodiaŭ lokomotivoj kiuj veturas sen propra fonto de energio:

  • Elektrolokomotivo La elektrolokomotivo aŭ elektraj Lokomotivoj estas la plej kosta kaj unua de plej moderna formo de trakcio. La elektra trakcio bezonas ankaŭ mastoj, tre granda elektra aparataro, elektraj centraloj kaj ankaŭ plej granda spaco en tuneloj pri elektra instalaĵaro. En tre grandaj landoj la elektra trakcio estas tre kosta, oni uzos nur en urboj kaj por lineoj kun tre granda transporta volumo. La moderna formo de trakcio por grandaj landoj estas la trakcio per tre modernaj dizelaj lokomotivoj.

Elektraj lokomotivoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Elektrolokomotivo.
Elektra lokomotivo de tipo VL60k/p (ВЛ60к/п). Lokomotivoj de diversaj tipoj de serio VL60 estis produktataj en Sovetunio ekde jaro 1957 ĝis jaro 1967.

[2] Siemens konstruis en jara 2007 kune kun ĉina industrio tre povan lokomotivon por Ĉinujo. La lokomotivo kun 6 aksoj (C-C) kun pezo de 150 t, 6 aksoj 25 t donas 150 tunojn da lokomotiva pezo La aksa pezo estas da 2Q=25t, la lokomotivo pri peza transporto havas 9,6MW-n povon. La lokomotivo povas veturi kun 120 km/h. La lokomotivo estis la plej forta lokomotivo en jaro 2007. Oni ne povis konstrui plej forta lokomotivo sen aliaj reloj kaj aliaj elektra aparataro.

La elektra lokomotiva sistemo estas tre kosta, sed tre bona kaj havas tre grandan povon. Oni povas doni hodiaŭ ĉirkaŭ nur 10 megavaton (13600 ĉevalpovo) pro elektra lokomotivo kun trajno, ĉar oni ne povas konstrui plej grandan supertrakan kontaktan lineon. Oni uzas ofte 4-4 duoblan -lokomotivojn aŭ 6-6 duoblan lokomotivojn por peza transporto.

Lokomotivoj estas elektraj, kiuj prenas elektran energion de kontaktrelosupertraka kontakta lineo per pantografo.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Lokomotivo ĉiam havas:

  • Motoron por veturi;
  • Stiristejojn por stiristo stiru la trajnon, stiristejoj povas esti unu aŭ du - en ĉiu fino.

Se lokomotivo havas nur unu stiristejon en sia fino, kutime la lokomotivo estas uzata en duo, kiam du samaj lokomotivoj estas kunigitaj tiel, ke la stiristejoj estas en eksteraj finoj de la duo.

Lokomotivo ankaŭ povas havi nur unu stiristejon pli proksime al sia mezo, tiel ke la stiristo povas rigardi de tie en ambaŭ direktojn.

Vidu ankaŭ en Vikipedio[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Elektrikli Demiryollarin Sabit Tesisleri = Die ortsfesten Anlagen elektrischer Bahnen / Karl Sachs ; Çeviren (Uebers.) Mustafa Münir Ülgür Istanbulo : Kutulmuş Basimevi, 1953 615 p.Serio: (T.C. Istanbul Teknik Universitesi Kütüphanesi; Sayi ; 290) La lokalaj instalaĵoj de elektraj fervojoj.
  • Sachs, Karl, Elektroingenieur, Schweiz, 1886 - 1980; Die ortsfesten Anlagen elektrischer Bahnen : ein Handbuch für die Praxis sowie für Studierende / von Karl Sachs; Zürich [etc.] : Orell Füssli, 1938; XII, 321 p.;La lokalaj instalaĵoj de elektraj fervojoj.
  • Elektrische Triebfahrzeuge : ein Handbuch für die Praxis sowie für Studierende : in drei Bänden / de Karl Sachs; elektraj (tirveturiloj); (lokomotivoj); hrsg. vom Schweizerischen Elektrotechnischen Verein Elektro Svisujo; 2-a, nova revisa eldono, Vieno : Eldonejo Springer, 1973 3 volumoj ISBN 3-211-81072-2 Vieno; 0-387-81072-2 New York Novjorko; La libro estis tre grava verko, la "biblo", kaj enhavas ankaŭ tekston pri la granda C-C dizela lokomotivo de SLM de 1959 por la rumanaj ŝtaj fervojoj. La dizela lokomotivo de rumanaj fabrikoj estas ankaŭ en Ĉinujo en funkciado. (C-C 1959);


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]