Husumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Husumoj en Malnova domo de Okada (japane 旧岡田家住宅), en urbo Itami, en gubernio Hjogo, Japanio
Pentrita orita husumo en Kioto

En japana arkitekturo, husumo[1] (japane  (ふすま), fusuma) estas movebla panelo, kiu disdividas la ĉambron. Malsimile al la ŝoĵio, la husumo estas opaka kaj ne enlasas lumon.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Husumo estas vertikala ortangula panelo, kiu funkcias kiel muro kaj pordo.

Tipe, husumo estas ĉ. 90 centimetrojn larĝa kaj 170–190 centimetrojn alta (same kiel tatamo) kaj 2–3 centimetrojn dika. La alto de husumo pligrandiĝis dum la malfrua 20-a jarcento, pro la plialtiĝo de la Japania populacio.

La husumo konsistas el ligna krado, kovrita per dika papero aŭ teksaĵo ambaŭflanke. La ligna rando estas nigre lakita; ronda, nigra tenilo faciligas fermadon kaj malfermadon de la husumo.

Husumo povas esti pentrita, ofte per scenoj de pejzaĝoj (montoj, arbaroj ktp) kaj bestoj, aŭ ne pentrita, kun simpla papera eksteraĵo. Nuntempe, husumo sur kiu oni industrie presis desegnaĵojn estas ankaŭ aĉetebla.

Historio kaj etimologio[redakti | redakti fonton]

La japana vorto “fusuma” estas indiĝena japana vorto, ne ĉindevena; origine, ĝi estis literumita kiel () () “kuŝoĉambro”. La husumo originis kiel apartigilo por la imperiestra dormoĉambro en la palaco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]