Galopo
Galopo estas la plej rapida kurmaniero de ĉevalo.
Galopanta ĉevalo kutime kuras je 21 kilometroj hore, sed dum konkurso ĝi povas atingi kaj eĉ superi 60 kilometrojn hore.
Detaloj[redakti | redakti fonton]
Galopo estas malsimetria, ĉar dum unu fazo de la galopo la tuta pezo de la korpo estas sur nur unu antaŭa piedo: la dekstra dum dekstra galopo kaj la maldekstra dum maldekstra galopo. Jen detaloj pri maldekstra galopo:
- 1-a fazo: surplankenigo la dekstran malantaŭan piedon,
- 2-a fazo: surplankenigo de la dekstra diagonalo (piedoj antaŭa dekstra kaj malantaŭa maldekstra),
- 3-a fazo: surplankenigo de la antaŭa maldekstra piedo,
- fazo de projekcio.
Dum dekstra galopo la detaloj estas samaj, nur anstataŭigante la dekstran kaj la maldekstran flankon.