Ekzemplo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekzemplo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas "aparta okazo de pli ĝenerala afero".

Konkrete povas temi pri:

  • aparta ago aŭ sinteno konsiderata kiel imiteblaĵo
    • modelaj uzoj: "ekzemplo proponas sed ne ordonas"[1]; "mian proponon mi prezentis nur kiel ekzemplon"[2]; "sekvi ekzemplon"; "doni bonan ekzemplon de humileco"; "li fariĝis instrua ekzemplo en la buŝo de la saĝuloj"[3]),
  • afero prezentata kiel konfirmo por iu aserto aŭ okazo
    • modelaj uzoj: "tiu krimo estas ekzemplo de sovaĝa krueleco", "estas sen ekzemplo",
  • tekstero, kiun oni citas por konfirmi gramatikan aŭ filologian klarigon
    • modela uzo: "la utileco de vortaro kuŝas grandparte en la ekzemploj".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • kazo, okazo kaj ekzemplero.

Notoj[redakti | redakti fonton]