Draŝejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
historia draŝejo en la urbo Neustadt (Hesio) de Germanio

Draŝejo historie estas teretaĝa aŭ subtegmenteja spaco en garbejo, neloĝata stokejo en agrikultura bieno, kie oni draŝas, do tretas aŭ batas rikoltitan grenon, por malfiksi kaj apartigi la grajnojn de la resta substanco, kiu post la draŝado nomiĝas pajlo.

Historie por tio oni uzis draŝilojn, manlaborilojn kiuj konsistis el po du kunligitaj bastonoj.

Laŭ la priskribo en la vortaro PIV draŝejo ofte estis "loko el seka kaj malmola tero". Tamen ne ĉie estis tiel: Se la draŝejo havis plankon el malprecize segitaj lignaj bretoj, la eldraŝitaj grajnoj kaj tre etaj pajleroj povis fali tra la interbretaj truoj samkiel tra kribrilo, kaj sekve nur necesis apartigi la grenojn disde la fajnaj pajleroj, ne de ĉiu pajlo.