Burokratio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Burokrato)
Oficejo, Germanio 1719

Burokratio estas administrado de ŝtato aŭ grandaj organizoj laŭ strikta sekvo de decidaj proceduroj en hierarkia strukturo de kompetencoj.

Burokratio estas ĉiutage aplikata en registaro, ministerioj, tribunaloj, militistaro, entreprenegoj kaj kompanioj, sed ankaŭ en ne-registaraj organizoj, hospitaloj kaj lernejoj.

Troo da burokratio estas burokratismo (la reguloj pli gravas ol la homo).

Koncepto de burokratio[redakti | redakti fonton]

Diino Justicia, juste pritaksanta la kazojn (pesilo) kaj plenumanta la tribunalan decidon (glavo), senrespekte (blinde) al la „statuso kaj graveco“ de la prijuĝata persono

Burokratio estas koncepto en sociologio kaj politika scienco. Ĝi baziĝas sur jenaj kvar principoj:

  1. paŝo-post-paŝe difinitaj proceduroj, kie la unuopaj paŝoj estas farendaj de difinitaj administraj instancoj,
  2. skemo por dungado de novaj oficistoj laŭ faka kvalifiko kaj difinitaj eblecoj por iliaj karieroj,
  3. hierarkio inter diversaj oficoj, kiuj sinsekve kaj kun kreskanta respondeco kaj decidpovo prilaboras la necesajn farendajn decidojn,
  4. formalaj retoj, kiuj interligas la organizajn instancojn per fluo de informoj kaj skemoj de kunlaboro.

Burokratio - laŭ la vidpunkto de Max Weber - estas racia formo de administrado, ĉar ĝi fiksas neŭtralan proceduron por administraciaj procesoj, kaj tiel estas mekanismo kontraŭ arbitraj decidoj, korupto kaj sistema favorigo/malfavorigo de unuopa persono.

Aliflanke minacas la rigideco de burokratismo, de neglekto de individueco de kazoj pro la strikteco de la reguloj (aŭ ilia interpretado).

Historio[redakti | redakti fonton]

La esprimo burokratio (fr.: bureaucratie) estis stampita de la franco Vincent de Gournay (1712-1759) el bureau (la ŝtofo, kiu kutime kovris skribtablojn, poste - metonimie - 'skribtablo, kontoro, oficejo') kaj -cratie (gr. κρατία, kratia, 'rego, povo, potenco'), do: regado de la administrado.

Burokratio en literaturo kaj satiro[redakti | redakti fonton]

„La leŭtenanto de Köpenick“

La hispana verkisto Mariano José de Larra kritikis la siaepokan socian situacion per gazetaj artikoloj. Unu el lia plej famaj kaj konataj artikoloj estas "Vuelva usted mañana" (Revenu morgaŭ), kiu kritikas la malrapidon kaj nefunkciadon de la burokrata hispana sistemo. En tiu artikolo iu entreprenisto (franca, kaj ne hazarde) venas en Hispanion peti permeson en Madrido starigi entreprenon. Kvankam tio estus bono por la lando, burokratoj neniam helpas kaj sendas la entrepreniston el unu oficejo en alian kaj ĉiam respondas al liaj petoj per la sama frazo "Revenu hejmen, ĉar hodiaŭ ne eblas pro tio, ke estas jam malfrue, la respondeculo hodiaŭ ferias, mankas al vi iu papero, ktp." Tiel permesopeto kiu solviĝus en unu semajno daŭras pli ol jaro kaj la entreprenisto kompreneble malesperas. Ekde la aperigo de tiu artikolo tiu sentenco "Revenu hejmen" iĝis populara en Hispanio kiel protesto kontraŭ malbona funkciado de la burokrata sistemo ĝis hodiaŭ.

Charles Dickens verkis satiron pri burokratio en sia romano "Little Dorrit" (1855-57), kie li primokas "Circumlocution Office" ("Oficejo de vortumamemo"). Li kritikas la kutimon okupiĝi pri ĉio kaj nenio, postuli la plenigon de nenombraj formularoj, sed ĉefe ne krei ion ajn, kontraŭe malhelpi ĉian progreson. [1]

"Der Hauptmann von Köpenick" („La leŭtenanto de Köpenick“, Carl Zuckmayer, 1931) primokas militarismon kaj burokratismon, kiuj ne lasas al botisto Vogt alian elturniĝon ol grandan trompan friponaĵon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.readprint.com/chapter-2800/Charles-Dickens Arkivigite je 2008-07-06 per la retarkivo Wayback Machine Little Dorrit - Chapter 10 - Charles Dickens