Biciklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La plej populara biciklo modelo — kaj plej populara vehiklo de ajna tipo en la mondo — estas la ĉina Fluganta Kolombo, kun ĉirkaŭ 500 milionoj da ili produktitaj.[1]
Filmeto pri biciklado en Meksikurbo.
Biciklistoj sur ŝoseo.

Biciklo estas home pedale pelata veturilo, kiu konsistas el kadro kun du radoj, unu malantaŭ la alia. Por sin movi per la biciklo la uzanto sidas sur selo kaj ruligas la radojn per piedpremo sur pedalojn. La biciklanto regas la direkton kaj la bremsojn per siaj manoj sur stirilo (ekzistas ankaŭ bremsoj funkciigataj per la pedaloj).

Unue uzataj en Eŭropo en la 19-a jarcento, bicikloj nun nombriĝas je pli ol unu miliardo tutmonde kaj estas ĉefa transportrimedo en multaj regionoj, i.a. en regionoj de Ĉinio kaj tuta Nederlando kaj urboj de aliaj landoj. Ili estas popularaj ankaŭ por sporto, distriĝo, kaj adaptiĝis al uzado en multaj aliaj kampoj de homa vivo inkluzive infanludilojn, korpan trejnadon, militajn kaj policajn agadojn, kurierservojn kaj diversajn sportajn fakojn.

La baza formo de tipaj biciklaj kadro, radoj, pedaloj, selo kaj stirilo apenaŭ ŝanĝiĝis depost kiam la unua ĉenpelata modelo estiĝis ĉirkaŭ 1885, kvankam multaj gravaj detaloj estas intertempe plibonigitaj, speciale depost la apero de modernaj materialoj kaj komputilhelpata desegnado. Ĉi-tiuj permesas la disvastigon de specialaj modeloj por specifaj variaĵoj de biciklado. Eble ĉefa plinovigo en la lastaj jardekoj estas la nomataj montobicikloj, kiuj estas karakterizataj per pli larĝaj kaj fortikaj radoj, fortika kadro kaj kompleksa dentradetaro por ebligi diversajn rapidojn kaj helpi supreniradon.

Biciklo estas la plej energiefika speco de hommotora veturilo. La biciklo signife influis la historion kaj kulture kaj industrie. En siaj fruaj jaroj, biciklokonstruado uzis jam ekzistantajn teĥnikojn; pli novtempe, bicikla teĥniko kontribuis siavice novajn ideojn.

En multaj landoj oni rajtas uzi biciklojn sur iuj vojoj, kie motoraj veturiloj estas malpermesataj, lastatempe ĉefe en urbocentroj, de kie oni klopodas forigi motorajn veturilojn. Male en rapidaĵ aŭtoŝoseoj oni malpermesas la cirkuladon de bicikloj, kies rajdantoj povas riski tro grandajn danĝerojn apud tre rapidaj veturiloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de biciklo

Unuaj muskolimpulsataj veturiloj[redakti | redakti fonton]

En la 17-a jarcento verŝajne ekzistis unuaj veturiloj movitaj per homa muskolforto, kiun oni tamen nur uzis por reprezentado, kiel triumfveturiloj. En tiu epoko la paraplegia horloĝisto Stephan Farfler kreis por si mem triradan veturilon impulsata per mana kranko kaj dentrada rapidumo.

En la 18-a jarcento kvarradaj per muskolforto impulsataj veturiloj troveblis en aristokrataj parkoj. Tiaj veturiloj necesis grandan homforton por moviĝo.

De unu- al du-radaj veturiloj[redakti | redakti fonton]

La prapatro de la moderna biciklo.

La vera historio de bicikloj komenciĝas per la eltrovo de la durada principo fare de Karl Drais, en la jaro 1817 en Mannheim, parto de la germanlingva grandduklando Badeno. Lia unuspura duradilo estis la unua mekanika individua veturilo. La ŝoforo sidis inter la radoj kaj antaŭenpuŝis sin perpiede. Tiu ligna veturilo, kiun li mem nomis „Laufmaschine“ (kurmaŝino aŭ kurilo), ricevis baldaŭ per la gazetaro la nomon Draisine laŭ la nomo de ĝia inventisto.

La draisa kurilo estis jam dekomence stirebla per la antaŭa rado, kio ebligis teni la duradilon ekvilibre, eĉ sen kontakto de la piedoj al la grundo. Tamen la ŝoforo devis lerni la nekutiman ekvilibradon kune kun kurado kaj stirado.

Jam baldaŭ poste konstruiĝis en Anglujo la unuaj, parte feraj kuriloj aŭ Velozipede (velocipedo), kiuj ricevis la kromnomon hobby horse (hobia ĉevalo). En 1819 okazis en Ipswich unua konkurso; en Germanujo unuaj raportoj pri kurilkursoj datiĝas de 1829 el Munkeno.

La sukceso de la biciklo verŝajne devenas de la aveno-manko kaj de la sekva ĉevalmortado pro la erupcio de la vulkano Tambora kaj la de ĝi kaŭzita sensomera jaro 1816.[2][3]

Nuntempe la duradilo sen pedaloj konis novan sukceson kiel infankurilo. En la 2000-aj jaroj ĉiuj iom grandaj infanbiciklo-fabrikantoj transprenis infankkurilojn en sian programon.

La biciklo de la rusa kamparano Artamonov, kiu per ĝi en 1801 estus biciklinta el Uralo ĝis Moskvo estas verŝajne falsaĵo, ĉar ĝi transsaltintus tro da evoluŝtupoj. Ekzistas multaj aliaj ekzemploj pri falsaĵoj, kia la biciklo el Themar (Turingio), kiun oni datis je 1844. Same pri itala biciklo el la jaro 1855, kiu staras nuntempe en la Museo Nationale della Scienza e della Tecnica da Vinci.

En 1996 estis aldonita trompcele al desegnaĵoj de Leonardo da Vinci bildo de biciklo, kiun oni unue taksis de lia disĉiplo Melzi.[4]

Pedalimpulso[redakti | redakti fonton]

Post 50 jaroj ŝoforoj regis la teknikon de ekvilibro tiel, ke ili aŭdacis forpreni la piedojn de la sekuriga grundo. Oni disputas la unuecon de tiu, kiu metis la piedojn sur piedkrankojn de duradilo: Pierre MichauxPierre Lallement. Ambaŭ estis pioniroj rilate al bicikloj kun antaŭradimpulso. Pierre Lallement ricevis en 1866 usonan patenton pri tio, dum laŭdire Michaux inventis la piedkrankon en 1861 kopiante la impulson de akrigilo. La fabrikistaj filoj Olivier surmerkatigis kun Michaux la piedkrankan radilon komerce. Nur sekve al la internacia ekspozicio de 1867 en Parizo, kie Michaux prezentis sian biciklon, atentigis ceteraj eŭropaj landoj pri ili. La memkonstruaĵo de Philipp Moritz Fischer en 1869 laŭ la pariza mondelo estis antaŭdatita je 1853 de la komunuma konsilio de Schweinfurt.

La altradilo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Radet-radega velocipedo.
Pierre Lallemant sur altradilo. Foto de 1886.

Por atingi pli grandan rapidon per piedkrankradilo, oni pligrandigis la antaŭradon. Tiel estiĝis la altradilo. En multaj urboj oni tuj malpermesis la uzon de altradiloj, tamen en Kolonjo ili estis permesataj ĝis 1894.

En Anglujo en 1868 James Starley, teknikema gvidanta dungito de kudromaŝin-fabriko ricevis Michaux-radilon kaj trovis ĝin tro peza kaj malfacile uzebla. Li kreis novan biciklomodelon, kiu estis vendita kiel "Ariel" ekde septembro 1871. Ĝi havis tutkaŭĉukajn radojn kun dratspokojn. La antaŭrado (diametro 125 cm) estis aparte pli granda ol ĝis tiamaj kaj multe pli granda ol la malantaŭa rado (diametro 35 cm), kaj tiel ĝi nomiĝis Radet-radega velocipedo. Sur la internacia ekspozicio de 1871 en Parizo Starley montris altradilon, kies antaŭrado havis diametron de 2,50 metroj. Lia celo estis montri al la publiko la forton de drataj spokoj. Grava kondiĉo por la evoluo de altradiloj estis la invento de streĉitaj ŝtalaj spokoj fare de Eugène Meyer en 1869.

Uzo de altradiloj necesis pli da lerto ol aliaj bicikloj, ĉefe dum sur- kaj malsur-bicikliĝo. Pro la alta pezocentro (la selo situis ĉirkaŭ 1,5 metrojn super la grundo kaj nur iom malantaŭ la antaŭa akso) altradilistojn minacis antaŭenfalo dum bremsado aŭ se la vojoj ne estis ebenaj. Mortigaj surkapfaloj ne estis maloftaĵoj. Tiel la altradilo estis sakstrato en la evoluo de la biciklo.

Malgraŭ siaj malfortoj, la altradilo longe tenis la monopolon sur la merkato de duradiloj. Interalie ĉar la altradilisto distanciĝis de la normala civitano. Li superis ĝin dusence. La altradilo estis dando-veturilo, laŭ la tiama aĉetkapablo je la prezo de malgranda aŭto.

En altradilaj konkursoj oni atingis kutime rapidojn de pli ol 40 kilometrojn hore.

Kvankam la altradilo estis teknika erarevoluo, ekzistas ĝis nun amatoraro. Ĝi postulas antaŭvidan ŝoformanieron, ŝoforadon kun ĉiuj sensoj.

Unua malantaŭa impulsado[redakti | redakti fonton]

Bicikloj de McCall en 1869.

La tiamaj bicikloj kun malantaŭa impulso estis reago al la bicikloj de Michaux. Brita grenkomercisto antaŭdatigis la stangobiciklon de Thomas McCall de la jaro 1869 en gazetara kampanjo de la 1890-a jaroj al la jaro 1839. Tiaj impulsmanieroj, ekzemple tiu de Johann Friedrich Trefz patentita en Germanujo en 1870, funkciis per stangoj sur malantaŭradaj krankoj, iom kiel iamaj lokomotivoj. Por starsekuraj tri- aŭ kvar-radiloj tiaj impulsmanieroj ekzistis jam ekde 1814, ekzemple tiu de Franz Kurtz. Sed la malfacilaĵon forpreni la piedojn de la sekuriga grundo, superis nur Michaux.

Dan Albone inventis la motorbiciklon Ivel.

Rinko[redakti | redakti fonton]

Rinko estas koncepto kiu permesas facile malgrandigi biciklon por transportado. Origine ĉefe uzata en Japanio por transporti vetkuradajn kaj porvojaĝajn biciklojn en sako dum ekzemple trajnvojaĝoj. Rinko biciklokoncepto distingiĝas de faldbicikloj en tio ke ĝi ne havas faldeblan aŭ apartigeblan kadron. Tiuj bicikloj estis dezajnitaj por ke biciklopartoj kiel radoj, kotŝirmiloj kaj pedaloj estas forpreneblaj aŭ faldeblaj en relative mallonga tempo kun maksimume kelkaj iloj gardante la samajn ecojn de kutima biciklomodelo. La aldonaj kostoj pro la aldona pezo estas limigitaj. La koncepto originas en Japanio post la Dua Mondmilito. Komence estis vetkuraj biciklistoj kiuj iris apliki ĝin. Poste, ankaŭ vojaĝantaj biciklantoj transprenis tiun koncepton por povi respekti la regulojn pri, interalie dimensioj de pakaĵoj en trajnoaviadilo.

Biciklopartoj[redakti | redakti fonton]

Diagramo de biciklo


Kadro[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Biciklokadro.
Ŝtala biciklokadro de montobiciklo
Porvirina kadro de modelo Triumph
Karbonfibra kadro de Trek Y-Foil el la fino de 1990-aj jaroj ebligas malaperigon de la seltubo.

La granda majoritato de modernaj bicikloj havas kadron kun rekta sidloko kiu aspektas multe kiel la unuaj ĉen-movataj bicikloj.[5] Tiuj vertikalaj bicikloj preskaŭ ĉiam montras la diamantoforman kadron, nome ĵaluzio konsista el du trianguloj: nome antaŭa triangulo kaj malantaŭa triangulo. La antaŭa triangulo konsistas el antaŭtubo, supra tubo, malsupra tubo, kaj seltubo. La antaŭtubo enhavas la aparataron kiu ebligas ke la forko turniĝu milde por stirado kaj ekvilibro. La supra tubo konektas la antaŭtubon al la seltubo pinte, kaj la malsupra tubo konektas la antaŭtubo al la akso de la pedaloj. La malantaŭa triangulo konsistas el la seltubo, la selforko kaj la baza forko. La bicikloĉeno funkcias paralele, konektante la pedalan akson al la malantaŭa akso, kie funkcias la irado de la malantaŭa rado. La selforko konektas la pinton de la seltubo al la malantaŭa akso.

Historie, la kadroj de bicikloj por virinoj havis supran tubon kiu konektis en la mezo de la seltubo anstataŭ ĉe la pinto, rezulte en pli malalta aspekto kontraŭ pli sekura struktura integreco, ĉar tiu sistemo metas fortan pezon en la seltubon, kaj tiele la biciklokadraj partoj estas tipe malforte flekseblaj. Tiu dezajno, referencata kiel porvirina kadro aŭ malferma kadro, ebligas la rajdant(in)on rajdi kaj malrajdi laŭ pli digna maniero eĉ vestante juponrobon. Dum kelkaj porvirinaj bicikloj plue uzas tiun kadrostilon, estas ankaŭ variaĵo, nome miksa, kiu disigas la supran tubon flanke en du pli fajnaj pintotuboj kiuj subtenas la seltubon kaj konektas kun la malantaŭa forko. Tiu facileco rajdi kaj malrajdi estas aprezata ne nur de virinoj, sed ankaŭ de viroj kiuj uzas longajn vestojn (kiel pastroj aŭ tradicivestaj islamanoj) kaj ankaŭ de ĉiaj personoj kun limigita fleksebleco pro ajna problemo ĉe artikoj.

Porvirinaj kadroj estis tre popularaj parte pro praktikaj tialoj kaj parte pro sociaj moroj tiamaj. Dum plej el la historio de la populareco de bicikloj virinoj vestis longajn jupojn, kaj tiele la malalta framo estis pli komfortaj ol tiuj kadroj kun supra tubo. Krome, estis konsiderata "nevirineca" ke virinoj malfermu siajn krurojn por ekrajdi aŭ malrajdi - eĉ en pli konservemaj tempoj aŭ medioj (kaj foje eĉ ankoraŭ) virinoj kiuj rajdas biciklojn estas fifamitaj kiel nemoralaj aŭ maldecaj. Tiuj praktikoj estis similaj al la malnova praktiko ĉevalrajdi selflanke.

Alia stilo estas la kuŝbiciklo. Tiuj estas pli aero-dinamikaj ol la vertikalaj versioj, ĉar la rajdanto povas klini kaj subteni sin kaj funkciigi la pedalojn kiuj estas je la sama (aŭ simila) nivelo kiel la selo. La plej rapida biciklo estas kuŝbiciklo sed tiu tipo estis malpermesitaj el konkurencoj en 1934 fare de la Internacia Biciklada Unio.[6]

Historie, materialoj uzitaj en bicikloj sekvis similan modelon kiel ĉe aviado, ĉar la celo estus akiri forton kaj malaltan pezon. Ekde la fino de la 1930-aj jaroj aloja ŝtalo estis uzata por framoj kaj forkotuboj en plej altkvalitaj maŝinoj. Ĉirkaŭ la 1980-aj jaroj veldo-teknikoj per aluminio pliboniĝis ĝis la punkto ke aluminiaj tuboj povas sekure esti uzataj anstataŭ ŝtalo. Ekde tiam aluminialojaj framoj kaj aliaj komponantoj iĝis popularaj pro sia malalta pezo, kaj eĉ plej mez-kvalitaj bicikloj jam uzas ĉefe aluminiajn alojojn de ia tipo. Pli multekostaj bicikloj uzas karbonfibron pro ties grava malalta pezo kaj profilaj kapabloj, kiu permesas la dezajnistoj fari biciklojn kaj rezistaj kaj taŭgaj manipulante la desegnon. Virtuale ĉiaj profesiaj kurbicikloj nune uzas kadrojn el karbonfibro, ĉar ili havas la plej bonan forton proporcie al la pezindico. Tipa moderna karbonfibra framo povas pezi malpli ol 1 kilogramo.

Aliaj eksterordinaraj framomaterialoj estas titano kaj antaŭenirintaj alojoj. Bambuo, nome natura komponata materialo kun tre alta proporcio forto-pezo kaj firmeco[7] estis uzata por bicikloj ekde 1894.[8] Ĵusaj versioj uzas bambuon por la ĉefa framo kun gluitaj metalaj konektaĵoj kaj partoj.[9][10][11]

Energitransmisio[redakti | redakti fonton]

Malantaŭa dentradetaro

La sistemo por energitransmisio en bicikloj ekas per pedaloj kiuj rotaciigas la krankojn, kiuj estas ĉe la akso de la antaŭa rado. Plej bicikloj uzas ĉenon por transmisi la energion al la malantaŭa rado. Tre malgranda nombro de bicikloj uzas transmisiakson por transmisii la energio, aŭ specialajn zonojn. Oni fabrikis hidraŭlikajn biciklotransmisiilojn, sed ili estas ankoraŭ nesufiĉaj kaj tro kompleksaj.

Ĉar la kruroj de biciklistoj estas plej efikaj laŭ mallarĝa gamo de pedalrapidoj, aŭ rapidkadencoj, variebla rapidmalpliigilo helpas bicikliston pluhavi sian plej bonan pedalrapidon kovrante variajn terenojn. Kelkaj bicikloj uzas internan ŝanĝilon inter 3 kaj 14 porporcioj, sed plej uzas la ĝenerale pli efikan devojigan sistemon, laŭ kiu la ĉeno estas movata inter diversaj dentaroj nome pinjonoj aŭ dentradetoj por elekti la plej konvenan proporcion. Devojiga sistemo normale havas du devojigilon, nome unu ĉe la antaŭo por elekti la taŭgan pinjonon kaj alian ĉe la malantaŭo por same elekti la taŭgan pinjonon. Plej bicikloj havas du aŭ tri pinjonon, kaj el 5 al 11 dentarojn malantaŭe, kun nombro de teoriaj rapidoj kalkuleblaj multobligante ilin. Reale, multaj rapidoj koincidas aŭ postulas ke la ĉeno funkciu diagonale, kaj tiele la nombro de vere uzeblaj rapidoj estas pli malalta.

Detala vortoprovizo pri biciklo[redakti | redakti fonton]

Partoj de la biciklo [12]:

La ciferoj sendas al bildo montrita en la paĝo de BEMI

  1. Kadro / Framo
    1. Supra tubo/Horizontala tubo (ne ĉe porvirina biciklo)
    2. Malsupra tubo
    3. Seltubo
  2. Baza forko
  3. Selforko
  4. Antaŭtubo
  5. Forko
  6. Rado
  7. Pneŭmatiko / Radbendo
  8. Skulptaĵo
  9. Pario
  10. Valvo
  11. Aertubo
  12. Radrando
  13. Spokoj
  14. Nabo
  15. Rapida streĉilo
  16. Malantaŭ dentradeto, akso de antaŭa dentradeto
  17. Kranko
    1. Pedalkranko
  18. Ĉenringoj
  19. Ĉeno
  20. Pedalo
    1. Pedalkranko
  21. Ŝufiksilo / Rimeno
  22. Malantaŭ-elreligilo
  23. Antaŭ-elreligilo
  24. Rapidumŝanĝilo
  25. Kablo
  26. Reguligilo
  27. Libera rado
  28. Stiriltenilo
  29. Pruo / Stango
  30. Stirilo / Direktilo
  31. Plilongilo
  32. Seltubo
  33. Selo
  34. Selligilo
  35. Bremsotenilo / Brems(man)tenilo
  36. Bremso
  37. Bremsŝuo / Bremsgumo
  38. Bremskablo
  39. Reguligilo
  40. Retroreflektilo
  41. Retrospegulo
  42. Niplo / Spokingo
  43. Malantaŭa rulringo
  44. Kotŝirmilo
  45. Lagro

Specialaj bicikloj:

Rilataj objektoj:

  1. Portilo
  2. Anso
  3. Aer-Pumpilo

Energia efiko[redakti | redakti fonton]

Veturilo: Esperanto-nomo de la varsovia pruntbicikla sistemo en Varsovio (Pollando)

Laŭ energia elspezo por kilometro de vojo la biciklado estas pli efika ol irado. Dum ĉiu paŝo la komuna centro de maso moviĝas vertikale, tial oni elspezas 35%-n de energio. Dum biciklado oni ne perdas tiun energion por vertikala moviĝo.

Dum biciklado kun rapideco 30 km/h oni bruligas 15 kkal/km (kilokalorioj por kilometro) aŭ 450 kkal/horo. Dum irado kun rapideco 5 km/horo oni bruligas 60 kkal/km aŭ 300 kkal/horo. Alivorte, la biciklado estas kvar fojojn pli efika laŭ energielspezoj por unuo de distanco ol la irado. Ĉar dum biciklado oni elspezas pliajn kaloriojn por horo, la biciklado estas pli granda sporta ŝarĝo. Dum kurado la elspezo de kalorioj por horo estas ankoraŭ pli alta. Necesas konsideri, ke same kiel ĉe la frapaj ŝarĝoj dum kurado, neĝusta biciklado (biciklado alten kun alta transmisio, tro malvarmigo de genuoj, senakviĝo de organismo ktp) povas traŭmatigi la genuajn aŭ tibipiedajn artikojn.

Trejnata homo povas dum pluraj horoj liveri povon de ca 250 W. Dum biciklado tio ebligas rapidecon de ca 20 km/horo.

Bicikloj en la socio[redakti | redakti fonton]

La utileco kaj nepreco por translokiĝo pere de bicikloj anstataŭ per motoraj veturiloj plikajpliiĝas. La tialoj por elekti tiun transportrimedon, spite la malkomforto kompare al trankvila sidado sur motora aŭto, estas diversaj. Dekomence la propra profito kiu derivas el pli saniga kaj ekzercada moveblo, krome la kontribuo al pli pura areo en la jam tro poluitaj urboj, trie la pli proksimeca kontakto kun la realo, kvare la sekvo de tradicia kutimo de la ĵusa pasinto antaŭ la eksplodo kaj invado de aŭtoj en urboj, kiuj rompis la trankvilecon kaj okupis grandan parton de la publika urbospaco, ktp.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Utila biciklado.

Biciklado, ankaŭ konata kiel biciklotrafiko, signifas gajni spacon per biciklado uzante la hommotoran veturilan biciklon kun la celo transporti homojn kaj varojn. Biciklado estas malalta uzado de tero, individua, sana, daŭrigebla formo de transporto kaj loĝistiko, kiu evitas fajnan polvon, bruon kaj ellasajn vaporojn. Ĝi estas esenca parto de biciklada kulturo kaj - kune kun piedirado, marŝado kaj naĝado - unu el la plej simplaj kaj plej rektaj formoj de homa moviĝeblo.

Lastjardekaj tendencoj[redakti | redakti fonton]

En multaj modernaj urboj eĉ oni disponas el servoj de publikaj bicikloj. Ekzemple SEVici estas publika servo je kundividitaj publikaj bicikloj kiu ekfunkciis en la urbo Sevilo (Hispanio) en julio 2007, laŭ iniciato de la Urbodomo de Sevilo kaj ekspluatita de la entrepreno JCDecaux. La servo kalkulas je pli ol 38.706 longtempaj uzantoj kaj 260 stacioj disaj en la tuta urbo. La servo funkcias 24 horojn tage.

Du bicikloturistoj en la montaro Torres del Paine, en Ĉilio.

Bicikloturismo estas turismo fare per biciklo, alivorte longdistanca biciklado, kies ĉefa celo estas vojaĝado aŭ aventuro, kaj ne nur sporto, laboro aŭ transporto. Ekzistas multaj specoj de bicikloturismo, de unutaga ekskurso ĝis plurjara vojaĝo ĉirkaŭ la mondo.

Sporta biciklado ne nepre por profesia konkurenco sed kiel ĉiutaga (aŭ almenaŭ kelkajn fojojn semajne) kutimo farita ĉefe de personoj kiuj post aŭ antaŭ la labortempo dediĉas sin al biciklado pli ol unu horon kaj eĉ ĉirkaŭ tri aŭ kvar. Tiu hobio iĝis en kelkaj areoj ege populara (eble ĉefe inter viroj el 15 al 50 jaroj). Tiuj amatoraj sportistoj celas nur bonan ekzercadon kaj vivnivelon, elspezas sufiĉe multe por taŭgaj bicikloj, vestaĵaro, aparataro ktp., kaj tre ofte faras tion laŭ malgrandaj grupoj, helpante la interhelpon. Dekomence tio okazis (kaj ankoraŭ okazas) sur ŝoseoj, sed parto de ŝoforoj de aŭtoj, kaj pli terure de kamionoj (aŭ eĉ aŭtobusoj), ne respektas la distancon de sekureco por preteriri kaj aŭ pelas biciklistojn per la ventoforto aŭ rekte frapas ilin. La rezulto estis tro ofte mortigo de biciklistoj.[13] Pro tio multaj amatoraj biciklistoj preferas sportadi laŭ kamparaj vojoj, kie aŭtoj malabundas, aŭ eĉ tute neeblas kiel ĉe ruraj padoj. Tiele la plej uzataj du modeloj de bicikloj kongruas kun la du tipoj de biciklaj sportoj, nome kur-bicikloj kaj montobicikloj.

Iniciatoj[redakti | redakti fonton]

Monda Bicikla Tago okazas la 3-an de junio. Ĝi estis aprobita la 12-an de aprilo 2018 kiel UN-a oficiala Tago por konscii pri diversaj sociaj avantaĝoj de uso de biciklo por transporto kaj libertempo. Post anonco, ĝenerala sekretario de Eŭropa Bicikla Federacio Bernhard Ensink, deklaris: "biciklado estas fonto de sociaj, ekonomiaj kaj mediaj avantaĝoj - kaj tio kunigas homojn. WCA (World Cycling Alliance) kaj FEC ege ĝojas pri ĉi tiu deklaro. Ĉi tiu UN-deklaro estas agnosko de kontribuo de biciklado al la Daŭripovaj Celoj."

Biciklado kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

La plaketa insigno "Ĉu bicikli? Jes nature!" ekde printempo 1980 (iom post la fondo de la asocio BEMI) varbas por biciklado inter esperantistoj

En 1928-1932, Lucien Péraire trairis Eŭropon kaj Azion danke al biciklo kaj Esperanto.

En 2011, ĉina esperantisto Hans NGO partoprenis en la ultrabicikla 'randonneur'-konkurso Parizo-Brest-Parizo[14].

BEMI aŭ Biciklista Esperantista Movado Internacia estas la asocio de la esperantlingvaj biciklantoj kaj iliaj geamikoj. BEMI provas ĉiujare funkciigi biciklan karavanon al la Universala Kongreso de Esperanto. Krome ĝi estras diskutliston kaj ankaŭ komencis krei biciklan vortareton en dudeko da lingvoj[15]. BEMI estas faka sekcio de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo)

Bicikla aktivismo[redakti | redakti fonton]

En nombro de landoj, precipe en norda Eŭropo, ekzistas asocioj kiuj defendas kaj akcelas la rajtojn de biciklantoj kaj provas influi la lokan kaj nacian politikon favore al plia biciklo-amika infrastrukturo. Tiuj asocioj rekomendas koherajn kaj identigeblajn biciklovojojn kaj donas rekomendojn pri taŭgaj biciklostacioj, biciklo-amikaj krucvojoj, aŭto-malpliigaj loĝkernoj kaj bone pripensita planado. Tiel ili stimulas ekzemple biciklostratojn (t.e. stratoj kie oni toleras aŭton, sed kie biciklantoj havas ĉiam prioritaton) aŭ la enkondukon de tn. 'zono de 30 km' ĉirkaŭ lernejoj.

La bicikla aktivismo en la urboj postulas la piligon de surstrataj lokoj por biciklado kaj la forigon de la perforto de la tut-aŭta-sistemo (ĉu poluante ĉu akcidentige), kaj fojfoje alproksimiĝas al ekologia anarkiismo. La plej konata formo de tiu aktivismo estas la sojla maso, kiu amasiĝas ĉiu-vendrede en pluraj urboj monskale aŭ unuokaze por pli dikaj amasiĝoj.

Sporto kaj biciklado[redakti | redakti fonton]

La sporto-bicikladaj provoj situas inter turisma biciklado kaj kurejoj, sed favore tempas pri provoj kun nombraj partoprenantoj, por ĉiuj. La aranĝantoj donas dorsnumeron kaj tempomezuron samkiel maratonoj de piedkurejoj. Sporte, biciklado temas pri diversaj disciplinoj : biciklado sur vojo, biciklado sur dromo, biciklado ĉiaterena (cyclo-cross), montobiciklado kaj biciklo-turismo, arta aŭ akrobata biciklado, BMX (mallongigo de Bicycle Motocross). Tiun sportaron administras la Internacia Biciklada Unio (Union Cycliste Internationale).

Bicikloj kaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Sceno de la filmo Bicikloŝtelistoj kie ankoraŭ aperas la biciklo; poste, en la plej parto de ĝi la perdita biciklo estas la ĉefa motivo, do malaperinta.

Eble unu el la plej memoritaj filmoj kun bicikloj en la temo estas la itala Bicikloŝtelistoj. Ladri di biciclette (Bicikloŝtelistoj), (publikigita laŭ la nomo The Bicycle Thief en Usono),[16] kio kondukis same erare en multaj landoj al titolo kiel Bicikloŝtelisto, estas filmo de 1948 reĝisorita de Vittorio De Sica. La filmo sekvas la historion de malriĉa patro kiu serĉas en la Romo de post la Dua Mondmilito sian ŝtelitan biciklon, sen kiu li perdus la ĵus trovitan laboron kiu estus la savo de sia juna familio. En tiu serĉado iras kun li lia knaba filo, kiu estas ĉefa celo de la kompato de la publiko. Bicikloŝtelistoj estis unu el la majstroverkoj de itala novrealismo.

WadjdaŬadida (en araba وجدة‎‎), kaj nome ankaŭ La revo de Ŭadida aŭ La verda biciklo, estas drama filmo el Saudarabio de 2012, verkita kaj reĝisorita de Haifaa al-Mansur. Ĝi estis la unua longa filmo tute farita en Saudarabio kaj la unua longa filmo farira de saudarabia reĝisorino.[17]​ La filmo prezentas la historion de Ŭadida, nome saudarabia knabino 11jaraĝa kiu vivas en la ĉefurbo Riado, kaj revas posedi verdan biciklon kiun ŝi vidas ĉiutage en vendejo survoje al la lernejo. Ŝi volas konkurenci kontraŭ sia amiko Abdullah, sed ĉar oni konsideras maldece ke knabinoj biciklorajdu, ŝia patrino ne volas aĉeti biciklon por sia filino. Ŭadida klopodas akiri la necesan monon pere de propra agado.

La sveda dokumentfilmo 'Bikes vs cars' (bicikloj aŭ aŭtoj) montras kiel bicikloj povus revolucii la urbegojn en la mondo en kiu oni antaŭvidas unu miliardon pli da aŭtoj en 2020 kontraŭ unu miliardo da aŭtoj en 2013[18].

Fabrikanto de bicikloj[redakti | redakti fonton]

  • Adler
  • Argon 18
  • Avanti
  • Batavus
  • Colnago
  • Cortina
  • Cyfac
  • Derby Cycle
  • Fuji
  • Gazelle
  • Grimaldi
  • Italvega
  • Kalkhoff
  • Kronan
  • Marzocchi
  • Miyata
  • Nishiki
  • Peugeot
  • Pinarello
  • Prophete
  • Renault
  • Rocky Mountain Bicycles
  • Sparta
  • Univega

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Koeppel, Dan (January–February 2007). "Flight of the Pigeon". Bicycling. Vol. 48 no. 1. Rodale. pp. 60–66. ISSN 0006-2073. [1] Alirita la 27-an de aprilo 2018.
  2. Drais-Memoriale von Sven Fink
  3. Paolo Faccinetti, Guido P. Rubino: Campagnolo – ein Unternehmen schreibt Fahrradgeschichte; Delius Klasing Moby Dick; 1-a eldono 2009; ISBN 978-3-7688-5275-3
  4. http://wwwlrh.fh-bielefeld.de/Projekte/leonardo/fahr/fahr.htm Arkivigite je 2011-12-07 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Herlihy 2004, pp. 200–50. pp. 266–71. p. 280.
  6. "History Loudly Tells Why The Recumbent Bike Is Popular Today". Recumbent-bikes-truth-for-you.com. 1934-04-01. Alirita la 28an de Aprilo 2018.
  7. Lakkad; Patel (Junio 1981). "Mechanical properties of bamboo, a natural composite". Fibre Science and Technology. 14 (4): 319–322. doi:10.1016/0015-0568(81)90023-3. Alirita la 28an de Aprilo 2018.
  8. Jen Lukenbill. "About My Planet: Bamboo Bikes". Arkivita el la originalo en 25a de Oktobro 2012. [2] Arkivigite je 2012-10-25 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 14an de Januaro 2013.
  9. Jen Lukenbill. "About My Planet: Bamboo Bikes". Arkivita el la originalo en 25a de Oktobro 2012. Alirita la 28an de Aprilo 2018.
  10. Teo Kermeliotis (31a de Majo, 2012). "Made in Africa: Bamboo bikes put Zambian business on right track". CNN. Alirita la 28an de Aprilo 2018.
  11. Bamboo bicycles made in Zambia (TV news). Arkivigite je 2013-01-15 per la retarkivo Wayback Machine Tokyo: NHK World News in English. 14 Jan 2013. Arkivita el la originalo en 2013-01-15.
  12. Laŭ traduko de fakvortoj al diversaj lingvo
  13. Nur en Hispanio 805 mortoj en la unua jardeko de la 21a jarcento, ĉefe sur ŝoseoj, sed ankaŭ en urboj. J. J. Gálvez, Los 400 ciclistas que dejaron de pedalear, El País, 9a de Majo 2017, [3] Alirita la 28an de Majo 2018.
  14. BEMI
  15. BEMI - multlingva bicikla leksikono
  16. Crowther, Bosley (13a de Decembro, 1949). The Bicycle Thief (1948) THE SCREEN; Vittorio De Sica's 'The Bicycle Thief,' a Drama of Post-War Rome, Arrives at World. The New York Times.
  17. [4] Alirita la 28an de Aprilo 2018.
  18. (sveda) Cykelrevolution mot massbilism. Fredrik Gerttens nya film "Bikes vs Cars" , Sveda Radio, la 23-an oktobro 2013.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bicycle en la angla Vikipedio.