Anaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geanasoj (maldekste anasino).
Anasido

Anaso estas komuna nomo por pluraj malgrandaj specoj de birdoj el la ordo de anseroformaj, kun mallonga kolo kaj egallarĝa beko. Iuj specioj estas tenataj en korto[1].

Ĉefe temas pri la subfamilio anatenoj kaj ĉefe pri ties genroj Anas, Netta, Aythya kaj maranasoj. La plej tipa kaj konata estas la platbeka anaso aŭ komuna anaso, Anas platyrhynchos.

Ilia bleko estas nomata kvako.

Bredataj anasoj[redakti | redakti fonton]

Certaj specoj de anasoj, kiel la moska anaso (Cairina moschata), estas bredataj por iliaj viandoj kaj ankaŭ por iliaj ovoj kaj hepatoj.

Lingvo[redakti | redakti fonton]

Anaspaŝi signifas paŝi kiel anaso, balancante sin de unu piedo al la alia, anaspaŝi (paŝi kiel anaso, balancante sin de unu piedo al la alia (PIV).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]