Nuno Baena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nuno Baena
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1864 (1864-11-30)
Morto 11-an de novembro 1922 (1922-11-11) (57-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Nuno Baena (ankaŭ Nuno ALVARES RODRIGUES), pseŭdonimo: La Forgesito, naskiĝis en la 25-a de julio 1865 kaj mortis en la 11-a de novembro 1922. Li estis brazila esperantisto kaj mararmea kuracisto.

Unu el fondantoj kaj la unua vicprezidanto de Brazila Klubo Esperanto en 1906, fondanto kaj unua prezidanto de la Esperanto-grupoj "Norda Matena Stelo" (1909), Studejo (1918) en Florianopolo kaj "Energio" (1921), en Belém (Parao).

Parolado de Nuno Baena en la Nacia Biblioteko, Rio-de-Ĵanejro, dum la 5-a Brazila Kongreso de Esperanto, en decembro 1913

Prezidanto de la 6-a Brazila Kongreso de Esperanto. Poeto kaj rakontisto, verkis Ama Stelaro, (originalaĵoj kaj tradukaĵoj).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Ama Stelaro. Tradukaĵoj kaj originalaĵoj de La Forgesito, 1922, 119 p.
  • La Problemo de la Lingvo Internacia; Nuno Baena; Brazila Ligo Esperantista, Rio de Janeiro, Brazilo; 1925

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Coelho-Netto: La Korvo kaj la Vulpo