Mamnutrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bebo mamnutriĝas
Mamzono por mamnutrado (ĉirkaŭ 1880)

Mamnutrado estas la nutrado de bebo kaj infaneto ĉe la homa mamo.

Daŭro[redakti | redakti fonton]

Ĉar patrina lakto korespondas ekzakte al la bezono de la bebo kaj ĉar mamnutrado interalie malpligrandigas kaj bebomortadon kaj mamkanceron, UNICEF konsilis en la Innocenti-deklaro[1], ekskluzive mamnutri dum kvar ĝis ses monatoj, poste ĝis fino de la dua vivojaro aldone al adaptitaj manĝaĵoj, kaj poste tiom longe, kiom patrino kaj infano tion deziras.[2]

Se la patrino denove gravediĝas, ŝi povas plu mamnutri la antaŭan bebon, sen iu ajn risko por la novnaskoto. Kiam la nova bebo naskiĝos, ŝi povas ankaŭ mamnutri kune ambaŭ diversaĝajn gefilojn.

Multaj homoj ne konas bazajn informojn pri mamnutrado, ekzemple, ke la patrinan lakton oni povas frostigi por posta uzado, kompreneble post revarmigado. Aŭ ke la denseco kaj enhavo de la patrina lakto ne samas komence kaj meze de la mamsuĉado.

La sana novnaskito estu kiel eble plej frue, t.e. dum la unua horo post la naskiĝo, mamnutrata unuafoje. Poste beboj estu mamnutrataj laŭ propra volo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tradicia reprezentado de la virgulino mamnutranta; pentraĵo de Jean Fouquet, 1450.

Dum jarcentoj tiu estis la natura metodo nutri infanojn en ĉia lando. Ekde la mezepoko jam ekzistis kutimo en eŭropaj landoj mamnutri bebojn ne zorge de la vera patrino, sed de dungita mamnutristino; tio kompreneble okazis en riĉaj familioj, dum la dungita mamnutristino nutris samtempe ofte kaj sian propran infanon kaj la "adoptan", alifoje ne sian propran infanon. Dum la 20-a jarcento pli kaj pli, kaj paralele al la disvolvigo de komerco de artefaritaj porbebolaktoj, oni forlasis mamnutradon pro misinformoj, kiuj anoncis malpliboniĝon de la fizika kondiĉo au beleco de la patrino post mamnutrado. Meze de la dua duono de la 20-a jarcento kelkaj farmaciaj entreprenoj eĉ iniciatis kampanjojn en Afriko por instigi patrinojn forlasi mamnutradon; tio celis nuran vendadon de artefarita aŭ fabrikita lakto, kiu dekomence eĉ estis donacita kiel helpo kontraŭ malsato. Tio kaŭzis teruran infanmortecon, ĉar okazis epidemioj, ĉar artefarita lakto bezonas puran akvon, kio nur malfacile troveblas en Afriko.

Ĉiutaga mamnutrado[redakti | redakti fonton]

Mamnutradpozicio[redakti | redakti fonton]

Tradicia pozicio por mamnutrado estas teni la kuŝantan bebon sur la brako[3]. Ĉefe por novnaskitoj gravas, ke la bebo povas rigardi la vizaĝon de la patrino. Eblas subteni la brakon de la patrino per kuseno por ke malstreĉiĝu ŝiaj brak- kaj ŝultromuskoloj. Oni povas uzi plurajn kusenojn aŭ grandan specialan U-forman mamnutradkusenon. Ankaŭ brakapogiloj de seĝo povas helpi tiucele.

Ekzistas multaj aliaj mamnutradpozicioj.[4] Oni povas mamnutri infanon sidante, kuŝante aŭ starante. Sidante eblas, ke la infano kuŝu piedojn direktitajn al la patrina dorso. Tiel eblas mamnutri samtempe du infanojn. Mamnutrante kuŝante ebligas kompletan malstreĉiĝon ĝis endormiĝon. Ŝanĝo de la pozicio dum la tago povas helpi bone vidi la mamon kaj malhelpi starantan lakton. Samcele oni kutime interŝanĝas la mamojn nutrante. Ĉu dum unu mamnutrado oni uzas nur unu aŭ ambaŭ mamojn dependas de kulturo aŭ individua deziro.

Publika mamnutrado[redakti | redakti fonton]

Publika mamnutrado estas sufiĉe vaste akceptita, almenaŭ en la eŭropa kulturregiono. Speciala mamzono, kiu povas esti malfermita ĉiuflanke ebligas mamnutradon sen troa senvestiĝo. La plej granda parto de la mamo estas tiam kaŝita aŭ de la kapo de la bebo aŭ de la vestaĵoj. La infano povas kuŝi sub la superaj vestaĵoj. Beboŝultrotuko ebligas tute nevideblan mamnutradon.

En Usono publika mamnutrado ne estas ĉie akceptita.[5] Post enketo de la American Dietic Association 57 % de la usonanoj malakceptas publikan mamnutradon.[6] La germana ministerio pri eksterlandaj aferoj indikas, ke ne ekzistas leĝoj aŭ punoj pro publika mamnutrado, sed konsilas ne fari tion, "almenaŭ en restoracioj, trinkejoj kaj malpli liberalaj regionoj".[7]

Altigo de la laktokvanto[redakti | redakti fonton]

Por pligrandigi la laktokvanton eblas:

  • Pli ofte mamnutri la bebon, almenaŭ ĉiun duan horon, kun eble pli longa nokta paŭzo.
  • Atenti pri efika suĉado kaj bona pozicio. La infano ne turnu la kapon flanken. Ĝi estu kuŝu ventre kontraŭ ventro de la patrino.
  • Ŝanĝi mamnutradpozicion.
  • Daŭre, eĉ dum unu manĝado, proponi al la bebo unu mamo post la alia.
  • Masaĝi la mamon por malstreĉiĝi kaj provoki laktodonan reflekson.
  • Ripozigi la patrinon por malŝalti streĉfaktorojn.
  • Daŭran korpokontakton per portado en beboŝultrotuko kaj kuna dormado pligrandigas la laktoproduktadon kaj la suĉdeziron de la bebo.

Tradicie oni diras ke biertrinkado pligrandigas la laktoprodukton. Intertempe esploroj montris, ke malalta biertrinkado stimulas estiĝon de prolaktino, kiu estas la hormono, kiu administras la laktoprodukton. La efiko samas uzante senalkoholajn bierojn, kiel maltobiero. Ĉar la apetito de suĉinfanoj malpligrandiĝas kune kun pligrandiĝanta alkoholkonsumo de la patrino, maltobiero estas verŝajne la plej bona elekto. Pluraj esploroj montris, ke suĉinfanoj trinkis multe malpli da lakto, kiam la mamnutranta patrino konsumis alkoholaĵon.

Fenkolo, karvio kaj anizo povas pligrandigi la laktoproduktadon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anonco de UNICEF: Innocenti-deklaro, angle
  2. Germana nacia komisio pri mamnutrado: konsiloj pri mamnutrado dum bebeco. Arkivita el la originalo je 2007-06-12. Alirita 2008-04-07.
  3. Mamnutradpozicioj Arkivigite je 2008-02-15 per la retarkivo Wayback Machine, stillbaby.info
  4. Mamnutradpozicioj (www.stillen.de). Arkivita el la originalo je 2008-08-05. Alirita 2008-04-08.
  5. Jana Maiwald: Blanker Busen gegen Spießer[rompita ligilo], MDR.de, 21-an de novembro 2004
  6. Empörung über Titelbild mit stillender Frau, Der Tagesspiegel, 4-an de aŭgusto 2006
  7. Reise- und Sicherheitshinweise USA / Vereinigte Staaten, ministerio por eksterlandaj aferoj, februaro 2008 (ekde la 5-a de decembro 2007)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĝeneralaj informoj pri mamnutrado
Konsiloj pri mamnutrado
Aldonaj manĝaĵoj