La forĝista forĝejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La forĝista forĝejo (1771), Joseph Wright of Derby, Muzeo kaj artgalerio de Derby

La forĝista forĝejo (angle: The Blacksmith's Shop) estas ripetiĝanta temo de kvin pentraĵoj faritaj de Joseph Wright of Derby. La versio en lia naskiĝurbo estis originale kompletigita en 1771.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Joseph Wright of Derby pentris kvin pentraĵojn pri la temo de forĝista forĝejo inter 1771 kaj 1773. La versio de Muzeo de Derby estas tiu de forĝista forĝejo kie tri viroj laboras por fabriki feran aŭ ŝtalan pecon. La ĉeesto de vizitantoj kaj la dumnokta laboro estas klarigataj de la hufferisto laboranta ekstere. Wright imagis ke vojaĝanton trafis averio dum vojaĝo kaj la hufferisto konsekvence laboras per lumo de kandelo.[1] Tiu rimedo permesas al Wright elmontri siajn lerton kaj interesiĝon pri lumo kaj ombro.[2] Dekstre de la bildo troviĝas laca viro sinapoganta sur bastono. Nicholson notas ke tiu persono ne estas traktita severe sed respekteme. La viro aspektas tro maljuna por labori sed alportas seriozecon al tiuj kiuj laboras.[1]

Aliaj versioj[redakti | redakti fonton]

Postaj versioj kiuj temas pri forĝejo prefere ol forĝista pli tradicia labor-maniero troviĝas nun en la Ermitejo en Sankt-Peterburgo kaj en Tate en Londono. En tiuj ĉi la ĉefa figuro laboras per maŝina forĝejo dum li estas observata de sia familio. La nokta naturo de la "noktaj pecoj" de Wright estis malsama de liaj samtempuloj. Vera noveco tamen kuŝis en la temo. Hidraŭlikaj forĝejoj ne estis novaj, sed Wright estis noviganto proponante ke tiuj scenoj povu esti la subjekto de fajna artisto. Pro tiu kialo la pentraĵoj de Wright estas ofte uzataj kiel simbolo de Industria revolucio kaj Jarcento de la Lumoj. Wright estis grava figuro rilate al Luna Societo kaj Filozofia Societo de Derby kies membroj estis formantaj la disvolviĝon de Scienco kaj Inĝenierio en Anglio.[3] En 1772, Wright kreis 44 per 52 colojn varianton pri tiu temo titolitan La Fera Forĝejo (angle: The Iron Forge) kiu estis vendita al Lord Palmerston por 200 pundoj. Tiu versio ankoraŭ troviĝas en Parmerstone familio. Alia 41 per 55 colojn versio titolita Fera Forĝejo vidata de ekstere (angle: An Iron Forge viewed from without) estis vendita al Imperiestrino Katerina de Rusio. Katerina la Granda poste aĉetis du aliajn pentraĵojn de Wright; unu estis pri artfajraĵo kaj la alia estis el liaj Vezuviaj pentraĵoj, kvankam la pentraĵo de la forĝejo estis konsiderata kiel la plej bona el la tri.[4]

Alia versio de 1771 estis titolita La forĝista forĝejo kaj estis vendita al la 1-a Lord Melbourne. Ĝi restis en Melbourne familio ĝis kiam ĝi estis aĉetita kaj donita al Down House kie ĝi aldoniĝis al la kolekto memore al Charles Darwin. Tiu versio troviĝas nun en Mellon kolekto.

Deveno[redakti | redakti fonton]

La pentraĵo de 1771 estis aĉetita de ArtFund kaj Muzeo kaj artgalerio de Derby en 1979 por proksimume 69,000 pundoj al Greg familio kiu posedis ĝin ekde 1875.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Benedict Nicolson; Paul Mellon Foundation for British Art (1968) Joseph Wright of Derby: painter of light Paul Mellon Foundation for British Art; Routledge and K. Paul. pp. 51–. ISBN 9780710062840.
  2. The Blacksmith's Shop Arkivigite je 2009-05-04 per la retarkivo Wayback Machine, Derby.gov.uk
  3. Joseph Wright of Derby[rompita ligilo], Diane Perkins, The Tate
  4. Joseph Wright of Derby: Art, the Enlightenment and Industrial Arkivigite je 2007-03-15 per la retarkivo Wayback Machine, RevolutionaryPlayers
  5. The Blacksmith's Shop, artfund.org

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]