La Kompanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Kompanoj
Deveno Francio Bordozo, Francio
vdr

La Kompanoj estas muzika grupo ĉirkaŭ Marcel Redoulez el Bordozo, Francio, fondita en 1990.

Unu de la muzikistoj, Thierry Faverial, intertempe eldonis soloalbumon. Ĝi nomiĝas Duone kaj enhavas tri kantojn kiuj ankaŭ troviĝas sur "Survoje".

La Kompanoj (teatro- kaj kanto-trupo de la grupo Esperanto Gironde) instigas surstratan publikon kunkantadon de famaj francaj kanzonoj tradukitajn en Esperanton.

Por la 100a UK okazinta en Lillo, Francujo, en 2015, La Kompanoj, akompanate de korusanoj de tuta Francujo, prezentis la grandan spektaklon de la Nacia Vespero antaŭ spektantaro de pli ol 2800 esperantistoj. Ili ankaŭ muzike procesiis surstrate kaj disdoninte libretojn kun la tekstoj kantigis la preterpasantojn sur la Operplaco.

Laŭ la projektoj la grupo konsistis el diversaj gemuzikistoj, nome por la 100a UK: Famo (Fabrice Morandeau) por la voĉo kaj akordiono, Fransoazo (Françoise Noireau) por la 5 korda violono, Bernard Legeay por la suzafono, Pjer Bouvier por la gitaro kaj kontrabaso kaj Pierre Libbrecht por la dua gitaro.

En 2018 La Kompanoj eldonis KD-on de tradukitaj kantoj de Brel.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]