Kvaropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvaropo
Kvaropo
Kvaropo
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1952
Urbo [1]
Eldoninto Eldonejo Stafeto
vdr

Kvaropo estas poemkolekto eldonita en 1952, per kiu kvaropo da poetoj (William Auld, John Dinwoodie, John Francis, Reto Rossetti) prezentis sin al la publiko kaj fondis la t.n. Skotan Skolon.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

(RETO ROSSETTI) Manifesta balado 5

WILLIAM AULD, SPIRO DE L ' PASIO

Eklogo pri la sankta afero 9
Apologio 13
Enpaŝinte sian dudeksesan jaron 14
Rabisto dormo 15
Dumnokta aviado 17
Rekviemo por la angla poezio 18
Laboristedzino 20
La granda aventuro 23
Al urba infano 26
Godiva 27
Alvoko optimisma 28
La perfidita juno 30
Deklaracio 32
Konfeso 33
Amata mia, flegistino 35
Ho bele, esti juna 36
Dimanĉon... 37
La pluveroj 38
Tanka 39
Al mia amatino neesperantista 40
En mia mio 41
Honta forlogo 42
Al Manjo 43
Mia amkastelo 44
Krizo 45
Katastrofo 46
La introverto 47
Mallumo 48
Alarmo 49
Ĉu ankaŭ vi? 50
La vivo estas karuselo... 51
Improvize 52
Al geedza paro 55
Morgaŭ matene 57
Patrujo mia 58
Konversacio kun mia poeto 59
Pluva tago 60
Agordo 61
Mi ne pretendas ploron 62
Pluva nokto 63
Al homo sapiens 64
Evoluo 68
Al pastro 69
La pensiito 70
Ebrio 72
Simbolo 74
Libido 75
La amo estas ludo... 77
Mortanta folio 78
Glasgovo:

    • La homoj79
    • Nokte 81

Al Aŭtunaj Floroj (1912) 82
Al D-ro Ivo Lapenna 83
Konsekvenca kanto 85
Kondamnite 87
Anna 89
Rimportreto 92
Idoj 93
Pri la Retoriko de D-ro Lapenna 94
Al nekonata belulino en aŭtobuso 95
Samideaneto 96
Insulo de fetiĉuloj 98

JOHN S. DINWOODIE, KASTELO EL REVOJ

Animsoifo 101
Strebado 102
Hodiaŭ staris mi.. 103
La venkonto 104
Kanto el la nordo 106
Dornoj kaj rozoj 108
...La homon mi forgesis 114
Kristnasko 116
Noktiĝo 117
La fuŝulo 118
La virtuozo 119
Soleco 121
Al papilio 122
Al rozpetalo 123
Al la edzino:

    • I. Parolu, kara 125
    • II. Sanktejo 126
    • III. La amo-floro 127
    • IV. Serenu, zefiroj 128

Sonĝinfano 129
Magdalena 130

JOHN FRANCIS, LA KOSMO

I. La Komenco 141
II. La kreo de la mondo 143
III. La evoluo de la mondo 148
IV. La morto de la mondo 152
V. La fino 153

RETO ROSSETTI, OAZO
Observo

La taglibristo 159
Al junulino sur hospitala lito 161
En Svisujo 162
Glasgovo nokte 163
La vivomaro 165
Ŝipo sur la rokoj 166
Spito 167
Fluktuo 168
Balado 165

Zigzago

Amofebro 173
Ombro kaj helo 174
Konstato 176
Edzo kaj fraŭlo 177
Kroniketo 180
En abismo 183
Vi estas veneno 186
Tamen 187
Estas do nature 188
La dolora prokrasto 190
La konstanta koro 191

Tra verda lupeo

La tunelo de S-ta Gotardo 195
Rimportreto I 197
Rimportreto II 198
Rimportreto III 199
Ferdinand Noggler, Salzburg 200
Kaloĉajfilino 201
Al s-ro Wilkinson 202
Al Ivo Lapenna 203
Saluto 204
Dum vizito al Unesko 205
Profesoro Klapelkap vizitas la Malmö-Kongreson 206

Omaĝo

Kopar 215
Argumento 216
Monto kaj arbusto 218
Soneto 220

MANOPLEKTE
William Auld
John S. Dinwoodie
John Francis
Reto Rossetti

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Sub plej kompetenta gvido, nova hispana eldonejo aperas mem per admirinda verko. Jen, kvar skotaj poetoj sin prezentas ope, kiel disĉiploj de Kalomano Kalocsay. Bona rekomendo, se oni elprovis la lecionojn! Ĉe tiu ĉi penso, mi scivole foliumis la bele prezentitan, kvankam -- domaĝe! — nur broŝure binditan verkon, kaj mi konfesas, ke mi faris tion kun certa timo, tial ke la poeziaj perloj ne abundas, kaj la fuŝaj versaj vulgaraĵoj rezultas neelteneblaj. Ne; en ĉi tiu okazo, la disciploj plene honoras la majstron. •

EĈ se ili ne dirus tion, oni facile perceptus la rektan influon de Kalocsay sur ilian konstruformon; kvankam la fakto, ke en tiu resonas la Kalocsaya liro, tio tute ne signifas, ke ili simple eĥas lian kanton; kontraŭe, ĉiu el la kvar havas facile distingeblan, apartan vervon kaj inspiron. Tiuj ĉi poetoj sin prezentas kolektive, kiel la «skota skolo», laŭ iliaj vortoj, t. e. kun konscio, ke ili ludos reprezentan rolon en la nuna stadio de la movado; kaj certe ili ludos tian, kaj gravegan, ĉar gravega estas ilia verko. La publiko juĝos pri ĝi; sed nu ne dubas, ke ĝi estos akceptata kun entuziasmo kaj konsiderata kiel grava mejloŝtono, en la plena disvolviĝo de nia literaturo; kaj, sekve, de nia movado. En la multnombraj poemoj, oni trovas la plej variajn formojn kaj ritmojn, rimojn kaj parencrimojn, kiuj kaskade fluas kvazaŭ ne ligitaj al la senco de la versoj; kvazaŭ ĝin ne influantaj kaj de ĝi ne regataj. Duvortaj rimoj kiaj: neniel — vi el, pro ĝi —loĝi, pri si — kisi, fine — mi ne, volumeto — kial ne do, ĉarme rompas la limojn de la gramatikaj linaĵoj; sonoraj aliteracioj; ĉi min turmentas, tordas kaj torturas, — je unu firma familio fandas, eksterordinara vortriĉo kaj spritplenaj vortludoj kompletigas la perfektecon de tiuj ĉi mirindaj versaĵoj. Kiuj malŝatas la neologismojn, ja de ĉi tiuj kvar poetoj iom malŝparitaj, kaj kiuj preferas la mal-vortan uzon, tiuj trovos kvietigajn mal-versojn en «Insulo de Feŭduloj». La seriozulojn ravos la poemo el aleksandroj, de Francis, kiu ampleksas la tutan universon; eble kelkaj preferos la mistikon de Dinwoodie... certe estas avantaĝo ke ĉi tiu verko estas de kvar, ĉar ĝi nepre estas pli varia, pli diversa. Esplore, esplore, mi trovis ŝokaj jenajn esprimojn: devas kisi postaĵon lian, ol li ĝin rekonas (antaŭ ol), — kun fajra glavo kontraŭ l' beston (apostrofo post ), — mi volas spioni (en jamba ritmo, la poeto kalkulis, prave, la du ss kiel plian silabon), — flanke la bufedo morna pale brilis duondorma —, splena, pezmiena klientaro (flanke de l' bufedo...) krome, mi rimarkis lama la verson: aŭ alies vastan vundon, sed poste mi legis en la korektolisto, ke devas esti: aŭ aliies vastan vundon; tiel la verso estas jam vere kompleta, tamen alies kaj aliies... Mi ne povas ne mencii, ke estas pluraj poemetoj aparte taŭgaj por reciti publike.

Inter tiuj ŝajnis al mi elstaraj: «Ebrio» kaj «Samideaneto». Krome mi devas diri, ke la eldonisto anoncas sian intencon, se estos subteno de la esperantistoj, publikigi en la eldon-serio «Stafeto» plurajn gravajn verkojn. Tial, do, tiu subteno ne manku, nepre ne manku! 
— L. MIMÓ. Boletín n049 (jan 1953)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kovrilpaĝo de Kvaropo; 2-a eldono HEA 1977

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]