Krys Williams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Krys Ungar)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Krys Williams
Persona informo
Naskonomo Krystyna Bottrill
Naskiĝo 1-an de januaro 1954 (1954-01-01) (70-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Profesio
Okupo esperantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Krys WILLIAMS, naskonomo Krystyna Franciszka Jabłońska, edzinonomoj Krys Ungar, kaj poste Krys Bottrill (naskiĝis en 1954) estas doktoro pri Imunologio kaj poetino esperantlingva.

Esperantisto de 1985, ŝi gajnis diversajn premiojn por poezio kaj eseoj ĉe la Belartaj Konkursoj kaj Floraj Ludoj, estis proklamita Florluda Majstro (1990). Ŝi estis redaktoro de la rubrikoj Scienco kaj Arto en la magazino Monato de 1992 ĝis 1998[1] kaj aktuale prizorgas la Medio-rubrikon.

Dum pluraj jaroj, ŝi ne multe aktivis en la E-movado, pro diversaj vivo- kaj laborpremoj. De 1989 ĝis 2003 laboris en fonduso por anstataŭigo de bestoj en medicinaj eksperimentoj. Aktuale ŝi laboras kiel sendependa tradukisto, principe en la medicina fako. Ŝi loĝas en Abertawe (Swansea) en Kimrio.

Specimeno[redakti | redakti fonton]

Kaj tamen....

Foje mi revis pri reven’
al verva vers’ kaj verda mor’.
Pikis min anticip’, sed jen
langvoris plumo, ĉar la kor’
profundas tro por simpla kant’.
Dum vortoj vakis en mallum’.
mi, provizora kabeant’,
tiamen strebis el la nun’.

For memkompato, for riproĉoj!
Amo min vokas kaj destino.
Eksonas novaj verdaj voĉoj –
ne gravas ĉi ekspoetino.
Tamen, solene mi promesos:
mi Esperanton ne forgesos.

(Aperigita kun permeso de la verkinto)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1992/01, paĝo 3: Enkonduko verkita de Paul Peeraerts.