Komputila muso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komputila muso
vd
Dum 1963 - nekonata/nuntempe
Partoprenanta klavo • optika instrumento • musbutono • maldekstra musbutono • dekstra musbutono • meza musbutono • rulumrado vd
vdr
Prototipa muso
La nomo de komputila muso devenas de la simileco kun la ronĝulo.
Komputila muso de Apple kun nur unu butono
Komputila muso de Microsoft kun du butonoj kaj radeto.
optika muso
"Magic Mouse" de Apple sen butonoj kaj sen radeto, konektita per Bluetooth

Muso estas dialoga flankaparato kiun la uzanto movas (fakĵargone: trenas) sur horizontala ebeno (ekzemple sur sia tablo, prefere kovrita per musmato), tiel movante musindikilon sur komputila ekrano. Temas pri speco de komputila montrilo. La elekto de la montrata pozicio kaj de la responda opcio indikita per piktogramo estas farata per premo ("klako") sur klavon provizitan sur la muso. Analogie al la vorto "komputila muso", tiujn klavojn eblas nomi "musorelo", ĉar ili sidas tie, kie ĉe biologia muso sidus la (kompare al la korpo grandaj) oreloj.

Musospecoj[redakti | redakti fonton]

Depende de la metodo, per kiu estas detektata la moviĝo de la muso, oni distingas inter mekanikaj musoj (kun globeto ene, la ruliĝo de globeto estas konvertata al moviĝo) kaj optikaj musoj, kiuj registras ŝanĝon de la fono (kaj pro tio funkcias ne sur ĉiuj supraĵoj). Depende de la metodo, per kiu oni konektas muson al komputilo, oni distingas inter senkablaj musoj, kiuj komunikiĝas per speciala infraruĝa signalo kun komputilo (kutime oni bezonas specialan adaptilon por tio, kiun oni konektas al kutima musa konektingo), kaj kutimaj kablaj musoj. Depende de la konektingo, musoj povas esti konektitaj aŭ al PS/2 konektingo, aŭ al USB konektingo. Krome, ekzistas ege malnovaj musoj, kiuj funkcias per COM-konektingo (seria konektingo). Novaj musaj ofte estas senkablaj, kaj uzas interfacan konekton per Bludento.

Ordinaraj malmultkostaj komputilaj musoj por IBM PK -kongruaj komputiloj havas du aŭ tri butonojn. Multaj musoj havas ankaŭ radeton por rapide foliumi tekston aŭ ŝovi ĝin. Musoj por Makintoŝo havas kutime nur unu butonon.

Multaj komputilaj musoj kun radeto ebligas klakadon eĉ per la radeto, ĉar ĝi estas vertikale movebla.

Kelkaj firmaoj ofertas komputilajn musojn en diversaj koloroj kaj kun kromaj ekzotikaj funkcioj (ekz. kun 5 klavoj, ktp)

Teĥnika funkciado de meĥanika muso[redakti | redakti fonton]

Komputila muso :
1 : Moviĝo de la buleto
2 : Ruleto kiu transdonas la movojn de la muso
3 : Disko kun truetoj
4 : Lum-Elsenda Diodo
5 : Optika kaptilo

Produktantoj de musoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]