Komodo (meblo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komodo en imperia stilo

Komodotirkestaro estas meblo, havanta diversan alton (plej ofte brustoalton) kaj nur tirkestojn fronte. La tirkestoj estas unu super la alia kaj servas plej ofte por konservi tolaĵojn, galanteriojn ktp.

Laŭ Francisko Azorín komodo estas Meblo atinganta alton de hombrusto konsistanta el kelke da tirkestoj por konservi tolaĵojn, k.c.[1] Li indikas etimologion el la latina commodus, el cum + modus (kun konvena). [2]

Speciala komodo troviĝas en apotekoj, kie ĝi kovras la tutan muron kaj oni rezervas en ĝi la medikamentojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 115.
  2. Azorín, samloke.