J. R. G. Isbrücker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
J. R. G. Isbrücker
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1889 (1889-07-19)
en Hago
Morto 20-an de januaro 1967 (1967-01-20) (77-jaraĝa)
Lingvoj Esperantonederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Julia C. Isbrücker
Okupo
Okupo inĝenieroesperantisto
vdr
Foto de Isbrücker el la albumo de UK 1912 en Krakovo

Johannes Rijk Gerardus (Jan)[1] ISBRÜCKER (naskiĝis la 19-an de julio 1889 en Hago, mortis la 20-an de januaro 1967[2]) estis nederlanda inĝeniero, kiu esperantistiĝis en 1909. Post la Dua Mondmilito li skribis sian nomon sen tremaoj (do Isbrucker, la prononco restis la sama).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Profesie Jan Isbrücker estis inĝeniero de elektrotekniko, speciale pri malforta kurento. Ĝis sia pensiiĝo li estis vicdirektoro de la Supera Teknika Lernejo en Hago. Liaj nederlandaj lernolibroj pri elektroniko ĉiam enhavis resumon en Esperanto.

Li estis edzo de Julia C. Isbrücker.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Isbrücker estis estrarano de la haga grupo "Ĉiam Antaŭen" kaj de la landa asocio "La Estonto Estas Nia", kaj prezidanto de la 12-a Universala Kongreso en Hago, 1920. Li estis komitatano de la Universala Esperanto-Asocio kaj fariĝis vicprezidanto en 1934.

Isbrücker estis membro de la ekzamena komitato. Inter 1937 kaj 1963 li estis prezidanto de la Akademio de Esperanto. Sub lia gvido aperis Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro kaj studo Pri la Vortfarado en Esperanto. Ankaŭ li konsultis M. de Waard kaj lian La Esperanta Literaturo.

Kovrilpaĝo de faklibro pri Telefonio

Verkoj originalaj[redakti | redakti fonton]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Limburg Brouwer, P. A. S. van: Akbar : orienta romano (Trad. J. C. kaj J. R. G. Isbrücker kaj J. Ziermans).
  • Vondel, Joost van den: Gysbreght van Aemstel: la detruo de lia urbo kaj lia ekzilo (1932)
  • Vondel, Joost van den: Josef en Dotan (1937)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • 1936: Foto en La Praktiko 1936/5 (51), p. 7 okaze de estrarkunsido de UEA dum pasko 1936 en Ĝenevo kun s-roj Cecil C. Goldsmith, la nova direktoro de UEA, M. Movo, Parizo, Louis Bastien, prezidanto, Malmgren kaj Hugo Steiner, estraranoj.
  • 1935: Biografio. En: Revuo Esperanto (UEA) Jan. 1935, p. 8 (kun foto).
  • 1922: N.I. [Foto de Isbrücker, Setälä, Sandström, Warden, Privat, Arnhold, Chavet, Frenckell] en: Esperanta Finnlando 8-9/1922 (aŭg.-sep. 131).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.