Gafur Gazizi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gafur Gazizi
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1958 (1958-09-20) (65-jaraĝa)
en Baŝkira ASSR
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo poeto • esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Gafur GaziziGafur Gazizov (ruse Гафур Газизов) estas sovetia kaj ruslanda esperantisto, kiu naskiĝis la 20-an de septembro 1958 en Baŝkirio. Esperantisto ekde 1973, li laboris kiel kompresoristo en vitrouzino Salavatsteklo. Gafur Gazizi ekverkis en Esperanto ekde 1978 kiam li militservis en la Soveta Armeo laŭ instigo de Jaan Ojalo, tiam redaktoro de Amikeco. Krom Esperanto Gafur ĝuas sporadan uzadon de la hispana kaj franca lingvoj. En 1986 ĉe la eldonejo Sezonoj aperis lia originala poemaro Zigzage. Dek jarojn poste liaj poemoj estis eldonitaj en la kolektiva poemaro Kvarteto (1996). Intertempe poemoj, recenzoj kaj polemikaĵoj de Gazizi aperis en Amikeco, Ekzakte, La Ondo de Esperanto, Ruslanda Esperantisto, Sezonoj, Literatura Foiro, Fonto kaj aliloke, ankaŭ en baŝkiria gazetaro.

Poemo ekzemplera[redakti | redakti fonton]

Recenzo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Gafur Gazizi tre lirikece uzas pli tradiciajn poemformojn, kaj estas lerta uzanto de fortaj rimoj... Li forte sentigas la kamparon, ekzemple personigante arbojn k.t.p., kaj ja apartan kamparon, en kiu li (supozeble) pasigas la vivon. 
— William Auld

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]