Flávio Fonseca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flávio Fonseca
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1963 (1963-01-23) (61-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Flávio FONSECA (naskiĝis la 23-an de januaro 1963 en Rio-de-Ĵanejro, prononco [FLA:vjŭ fonSEka]) estas muzikisto el Brazilo, aranĝisto kaj komponisto. Lia repertuaro konsistas ĉefe el brazila ĵazo, sed ankaŭ tutmonde en Esperanto diskonigis plurajn ikonajn bosanovojn pri Rio-de-Ĵanejro, kiel Knabino el Ipanema, prikantanta la marbordan kvartalon Ipanema kaj Korkovado, prikantanta la samnoman monton apud la urbocentro.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Simbiozo (2002) - kune kun poeto Geraldo Mattos, prezidanto de Akademio de Esperanto - esperantlingva
    1. Tago Tropika
    2. Simbiozo
    3. Miniaturo 5
    4. Nokta pendolo
    5. 5ª Soneto por Nejma
    6. Miniaturo 28
    7. Mia ĝardeno
    8. Ĉi mia amo
    9. Miniaturo 31
    10. Trista soleco
    11. Kiam mi min eksplikas
    12. Jam temp' está por verdera'
  • Brazila Kolekto: Tom Jobim en Esperanto (2002) - esperantigita bosanovo (kun Alejandro Cossavella).
    1. Korkovado (kantas Alejandro Cossavella)
    2. Tristas (kantas Flávio Fonseca)
    3. Akvo Fluas (kantas Alejandro Cossavella)
    4. Sunvojo (kantas Flávio Fonseca)
    5. Unutona Sambo (kantas Alejandro Cossavella)
    6. Dindi (kantas Silvana Albuquerque)
    7. Mistonulo (kantas Alejandro Cossavella)
    8. Ondo (kantas Flávio Fonseca)
    9. Medito (kantas Alejandro Cossavella)
    10. Knabino el Ipanema (kantas Flávio Fonseca kaj Alejandro Cossavella)
  • La Korvo (2002) - poemoj tradukitaj esperanten kaj deklamitaj de Leopoldo Knoedt, kun fona muziko de Flávio.
  • Preces e Orações (2001) - portugallingvaj preĝoj deklamitaj de José Woitechumas, kun fona muziko de Flávio.
  • Ni Dancu en la Rondo (2000) - brazilaj infanaj kanzonoj esperantigitaj (kun Cristina Pancieri).
  • Liberdade e compromisso (1998) - instrumenta muziko.
  • A força que ecoa em todo canto (1996) - portugallingva, kun unu kanto en Esperanto.
  • Em nossas mãos (1993) - instrumenta muziko.
  • Aerlumo (1990) - jen la plene esperantigita versio de "Luz do ar".
    1. Aerlumo
    2. Ekzerco n-ro 3
    3. Eĉ se (teksto de Markéta Procházková)
    4. Janaína
    5. Samideanoj
    6. Reciproka ŝtelo
    7. Per/ena homĉiel' (teksto de Janaína)
    8. Marina (de Ronaldo Pellicano)
    9. Canto do Forte (teksto de Aglaia)
    10. Kisojn (teksto de Adriana Carrascosa)
  • Flávio Fonseca en Esperanto (1985) - esperantlingva kvarkanta disketo.
    1. Trans' (teksto de Cláudia Salles)
    2. Mi amos ĉiam vin (de Tom Jobim kaj Vinicius de Moraes, esperantigita de Nelson Pereira de Souza)
    3. Olda temo (teksto de Aglaia, esperantigita de Délio Pereira de Souza)
    4. Anima Fratineto
  • Flávio Fonseca (1983) - portugallingva kvarkanta disketo.

Menciindas, ke en ĉiu portugallingva eldonaĵo almenaŭ unu kanto aperas en Esperanto.

Partoprenoj (kiel komponisto) en aliaj albumoj:

  • Hora de Paz (2002) - portugallingva, de gekantistoj Tânia kaj Edênio.
  • Gota de Barro (2001) - portugallingva, de komponistino Valéria Fontenelle.
  • Qual é a Sua? (2001) - muzikverkoj por portugallingva teatraĵo.
  • A Vida Toda (2000) - portugallingva, de kantistino Mônica Fonseca.
  • Pra Pirá Brasília (1997) - Kompilo portugallingva de artistoj loĝantaj en Brasília, Brazilo. Li kontribuas per unu kanto.
  • Vinilkosmo-kompil' 1 (1995) - Li kontribuas al la kompilo per unu kanto, nome: Babelturo, kiu en 1993 gajnis premion en la Belartaj Konkursoj.
  • Aaron brazilumas esperante (1989) de Aaron Koenig (komponaĵoj kaj muzikaranĝoj de Flávio Fonseca)
  • Gosto de Vida (1985) - Kompilo de artistoj diversaj. Li estas la respondeca muzikestro, kaj kontribuas per unu kanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]