Ankie van der Meer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ankie van der Meer
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1959 (1959-04-07) (64-jaraĝa)
en Akkrum
Lingvoj frisa lingvaro
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Ankie van der Meer (naskiĝis la 17-an de aprilo 1959 en Akkrum) estas frisa kantistino el Gytsjerk. Ŝi estas instruistino por la franca kaj la angla ĉe Friesland College en Leeuwarden.

Ankie estas la ĝemela fratino de Didi van der Meer (komunuma konsilanto de Partij van de Arbeid en Tytsjerksteradiel), ekreskis en Akkrum kaj transloĝiĝis kiam ŝi aĝis 15 jarojn al Hurdegaryp.

Ŝi ludis kun Nanne Kalma en Irolt. Post la turneo en Hungarujo ŝi eklernis Esperanton, ĉar ŝi ne povis anonci en la franca, la germana, la angla, la nederlanda aŭ la okcidentfrisa. Ŝi demandis al Nanne post la adiaŭa koncerto de Irolt, kion li pensis pri fari muzikon Esperante. Li pensis, ke ĝi estas tre inspira kaj en 1987 li kreis Esperanto-kantojn. Ŝi demandis al Marita Kruijswijk kaj Marian Nesse por partopreni kaj tiel la grupo ricevis duan nomon: Kajto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]