Strč prst skrz krk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ondoformo kaj spektrogramo por la langorompilo

Strč prst skrz krk (Pri tiu ĉi sono aŭskultu) estas ĉeĥa kaj slovaka langorompilo kun signifo "Ŝovu fingron tra la kolo.".

La frazo estas konata pro tio, ke ĝi tute ne enhavas vokalojn. Anstataŭe, kernojn de ĉiuj silaboj en ĝi kreas silabaj konsonantoj ("r", en similaj frazoj ankaŭ "l""m"). Ĝi estas ofte uzata kiel ekzemplo de tiuspeca frazo dum lernado de la ĉeĥa kiel fremdlingvo. Fojfoje en Ĉeĥio kaj Slovakio oni uzas ĝin por pritaksi ĉu koncerna persono estas aŭ ne estas ebria.

La frazo estas ankaŭ subtitolo de la svisa gazeto La Distinction.

En la ĉeĥa lingvo ekzistas ankaŭ pli longaj tiuspecaj frazoj, kiel "Smrž pln skvrn zvlhl z mlh." ("Morkelo plena je makuloj malsekiĝis pro nebuloj.") aŭ eĉ "Prd krt skrz drn, zprv zhlt hrst zrn." ("Furzis talpo tra gazono, unue glutinte manplenon da greno."), kvankam tio jam dependas de neregulaj kaj arĥaiĝintaj vortformoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]