Ledo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ledo kutime estas farita el bova haŭto

Ledo estas felo senharigita, tanita kaj preparita por fabrikado de ŝuoj, jakoj, tekoj, aktujoj, valizoj, rimenoj, librobindaĵoj kaj similaj objektoj.

La delikata ledo de la ĉamo nomiĝas ŝamo; ĝi plejofte utiligatas kiel viŝilo por purigi la vitroplatojn.

Male al normala ledo, sŭedo estas karakterizita per pli mola kaj pli malglata teksturo. Normala ledo estas produktita de la epidermo, la ekstera haŭtotavolo de la besto kies celo estas protekti la beston de la ekstera medio. Aliflanke, en sŭedo, estas uzata la dermo, kiu estas la interna parto de la haŭto de la besto. Ĉi tio faras ĝin malpli fortika, ĉar ĉi tiu parto estas pli mola kaj delikata kaj havas malfermajn porojn, kio faras ĝin vundebla al malpuraĵo kaj humideco. Ĉi tio, male al normala ledo, kiu estas konsiderata imuna al humideco kaj plej multaj specoj de malpuraĵo.

Laŭ Francisko Azorín ledo estas Felo tanita uzata por fari litojn, seĝojn, k. por artaj industrioj.[1] Li indikas etimologion el la nomo de fluida tanilo. Kaj li aldonas la terminojn maroka ledomarokeno, kordoba ledokordobeno, pergama ledopergameno.[2]

Metiartoj kaj industrioj uzantaj ledon[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri ledo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:

  • Citaĵo
      El fremda ledo oni tranĉas larĝe.  

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 111.
  2. Azorín, samloke.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-08.