Galo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pri la fizika CGS-unuo por taksi akcelon, vidu galo (unuo).

Galo estas amara, verde flava likvo sekreciata de la hepato. Gala veziko kolektas la galon kaj intermite ekskrecias ĝin en la duodenon dum la digesto. Galo enhavas steroidan acidon, kiu agas en la digestado, precipe pri grasoj.

La komuna galdukto aŭ koledoko estas dukto de la gala vojo originita per la kuniĝo de la komuna hepata dukto kun la cista dukto kaj kiu elfluas en la dua parto de la duodeno. Ĝi estas tiel nomata ĉar kondukas (-doko) la galon (kole-) al la intesto.

Natria taŭrokoleato, taŭrokoleato de natrio, estas natria salo de taŭrokoleata acido, konjuga produkto de la koleata acido kaj taŭrino, kaj ĉefa komponaĵo en la galo de la karnomanĝaj bestoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]